Aloísio Sartorato

brazila esperantisto

Aloísio SARTORATO (naskiĝis la 23-an de junio 1944, mortis la 3-an de februaro 2022[1]) estis brazila esperantisto, ano de Kultura Kooperativo de Esperantistoj.

Aloísio Sartorato
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1944 (1944-06-23)
Morto 3-an de februaro 2022 (2022-02-03) (77-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Verkoj: Esperanto para principiantes (Esperanto por komencantoj, portugallingva) kaj artikoloj.

Sartorato esperantistiĝis en 1963 (danke al Amarílio Carvalho). Li kunfondis Guanabaran Esperanto-Junularon, en 1965 (kun Francisco WECHSLER, Paulo Sérgio Viana, Jair Salles kaj Alfredo Ênio Duarte). Ekinstruis en Kultura Kooperativo de Esperantistoj, de 1966 ĝis 1975. Kunfondis Brazilan Esperantistan Junularan Organizon en 1967, kaj fariĝis ĝia unua kasisto (ĝis 1969). Fariĝis Prezidanto de Guanabara Esperanto-Junularo en 1968. Fariĝis membro de la Kontrola Komitato de BEL en 1976. Fariĝis kasisto de BEL en 1978 ĝis 1985) (oficperiodoj de Sylla Chaves kaj Fernando Galvão Marinho). Instruis Esperanton ĉe Asocio de Funkciuloj de Fondaĵo Getúlio Vargas (ĝis 1987) kaj ĉe Asocio Esperantista de Rio de Janeiro, en 1986 (en ĉi lasta, ĝis 1996). Iniciatis la Esperantan Korespondan Kurson Interlingvo, en 1987 (kiu daŭris ĝis 1992), kaj lanĉis la unuan fotokopiitan eldonon de "Esperanto para Principiantes". Estis redaktoro de Rio Esperantista, de 1987 ĝis 1989. Lanĉis la unuan presitan eldonon de "Esperanto para Principiantes", en 1991 (propra eldono). Fariĝis prezidanto de Asocio Esperantista de Rio de Janeiro, de 1997 ĝis 2000. Estis Vic-Prezidanto de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, de 2001 ĝis 2007. Iniciatinto kaj zorganto de la kampanjo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj "Esperanto en la bibliotekojn".

Referencoj redakti

  1. Biografio de Aloísio Sartorato, kun dato de forpaso. legita 2022-02-03