Alocén [aloZEN] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Alocén
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Jesús Ayuso Aparicio
Demografio
Loĝantaro 154  (2023) [+]
Loĝdenso 9,82 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 2° 45′ U (mapo)40.575833333333-2.7488888888889Koordinatoj: 40° 35′ N, 2° 45′ U (mapo) [+]
Alto 948 m [+]
Areo 17,92 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Alocén (Hispanio)
Alocén (Hispanio)
DEC
Alocén
Alocén
Situo de Alocén

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alocén [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 176 loĝantoj kaj la denseco estas de 9,82 loĝ/km².

Situo redakti

Alocén estas situanta en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 948 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 17,92 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°34′33″N 2°44′56″Ok.

Etimologio redakti

La toponimo Alocén derivas de la antaŭa Alfocén, kaj tiu de la mozaraba alfoz, tio estas, malgranda rura loko dependa el villa,[1] kvankam ĝi tradukiĝis ankaŭ kiel "vojo" aŭ "trapasejo".[2]

Historio redakti

La setlejo estas de alandalusa deveno, kaj ĝi estis konkerita de la Templanoj fine de la 11-a jarcento.

La preĝejo, komencita en la 13-a jarcento kaj finita en la 16-a jarcento, estas de unusola navo kaj prezentas barokajn altarojn kaj orgenon de la 18-a jarcento. Estas aliaj tri ermitejoj je la eksteraĵoj de la vilaĝo: nome La Soleco, kie oni konservas la procesiotajn imagojn de Sankta Semajno, Sankta Ana, ĉe la tombejo, kaj Sankta Johano Baptista.

Elstaras la placo, rigardejo al la Diglago de Entrepeñas, kaj la strataro pro kiu oni ekhavis la premion al la plibeligo de la vilaĝoj de Hispanio en 1981.

Por fari la diglagon de Entrepeñas oni inundis multajn fruktoĝardenojn, same kiel la trajnstacion kiu konektis Alocén kun Madrido per la linio de la fervojo de Tajuña. Pro la perdo de la fervojo kaj la rura foriro de la 1960-aj jaroj, Alocén konvertiĝis en malgranda vilaĝo preskaŭ senhoma vintre kie multaj familioj havas duan loĝejon somere. Aktuale, jam estas nek bazlernejo nek mezlernejo, nek apoteko, sancentro aŭ aliaj servoj, por kio oni dependas el Budia.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 176, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Alocén, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Alocén kie oni falis al la nunaj 176.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. RANZ YUBERO, José Antonio. Diccionario de toponimia de Guadalajara. Aache ediciones. Guadalajara, 2007. p. 35. ISBN 84-96236-97-8
  2. Ayuntamiento de Alocén. Historia[rompita ligilo]. Konsultita la 20an de aŭgusto 2009.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti