Alois Bradáč

Alois Bradáč (naskiĝis la 5-an de junio 1951 en Blízkov, distrikto Žďár nad Sázavou en la ĉeĥa regiono Vysočina) estas ĉeĥa pedagogo, vojaĝisto, fotografisto, verkisto kaj pacifisto.

Alois Bradáč
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1951 (1951-06-05) (70-jara)
en Blízkov
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo verkistopedagogo • esploristo • fotisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

En la libro "Mistera Zimbabvo" la aŭtoro unue rakontas pri tragika sorto de sia avo kaj klarigas tiamaniere sian rifuzadon de militoj kaj sian pacifismon. Poste li priskribas forflugon al Sudafrika Respubliko, travivaĵojn inter mizeruloj kaj vojaĝon al Zimbabvo. Viziton de ĉiu memorindaĵo li kompletigas per historia rakonto, ligita al la memorindaĵo. Sed li traktas ĉiun rakonton tr]]e kritike, ĉar malantaŭ pompaj vortoj pri gloraj heroaĵoj kutime kaŝiĝas normalaj militaj krimoj, murdado kaj rabado, aŭ sklava laboro de militkaptitoj en teruraj vivkondiĉoj.

Abiturientiĝis en la gimnazio de Velké Meziříčí, poste studis en Universitato de Jan Evangelista Purkyně, nun Masaryk-Universitato en Brno, kaj instruis en flegistina mezlernejo en Brno. Li travojaĝis kvardek landojn de kvar kontinentoj, publikigis milojn da fotoj kaj dekojn da riportoj kaj preparis televidajn programojn por gejunuloj.

VerkojRedakti

  • Od Tróje k Hanibalovi (De Trojo al Hanibalo, Jihlava: Jiprint 1996)
  • Mexiko: Mayové a souvislosti (Meksikio: Majaoj kaj konsekvencoj, Doplněk; Třebíč: Akcent, 1999, Brno: Akácie, 2004)
  • Záhadné Zimbabwe (Mistera Zimbabvo, Blansko: SURF, 2000)

FontojRedakti

  • Nacia Biblioteko en Prago
  • Moravia Landa Biblioteko en Brno
  • libro "Mistera Zimbabvo", paĝo 143 priskribas bazajn vivdatojn

Eksteraj ligilojRedakti