Alois Walde

aŭstra lingvisto

Alois WALDE (naskiĝinta la 30-an de novembro 1869 en Innsbruck, mortinta la 3-an de oktobro 1924 en Kenigsbergo) estis aŭstra filologo, lingvikisto kaj fakulo pri la hindeŭropa lingvaro.

Alois Walde
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1869 (1869-11-30)
en Innsbruck
Morto 3-an de oktobro 1924 (1924-10-03) (54-jaraĝa)
en Kenigsbergo
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de LepsikoUniversitato de Innsbruck
Okupo
Okupo lingvistobibliotekisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Alois Walde studis klasikan filologion kaj komparan lingvosciencon ĉe la Universitato de Innsbruck (ĉefe ĉe Friedrich Stolz), kie li kun laŭdegoj doktoriĝis en 1894. En 1895 li dungitis kiel oficisto ĉe la altlerneja biblioteko. Jaron poste li habilitiĝis - kiel unua persono ĉe la insbruka altlernejo! - pri lingvoscienco. En la kuro de kroma docentado li titoliĝis en 1904 orda profesoro kaj en 1907 persona eksterordulo.

En 1909 li vokiĝis kiel orda profesoro al la Universitato de Gießen. En 1912 li revenis Insbrukon posteulonte sian instruinton Stolz: tie Walde iĝis en 1914 dekano kaj en 1916 eĉ rektoro.

La Imperiestra akademio pri sciencoj en Vieno elektis lin en 1917 koresponda membro. En 1922 Walde iris al la Universitato de Königsberg de kie li volis en 1924 sekvi vokiĝon al la universitato de Breslaŭo. Sed mortinte li ne plu povis ekdeĵori en prusia Silezio.

Graveco redakti

Walde kontribuis signifoplene al la t.n. laringa sonteorio kaj al la esplorado de la vorttrezoro de la hindeŭropa lingvaro. Liaj plurvolumaj etimologiaj vortaroj ĝuis multajn eldonojn kaj estas en uzo eĉ en niaj tagoj.

Verkoj (elekto) redakti

  • Lateinisches etymologisches Wörterbuch (=Indogermanische Bibliothek, 1/2/1-2). Winter, Heidelberg 1906; tria novfarita eldono de Johann Baptist Hofmann, Heidelberg 1938 (du volumoj kaj registro fare de Elsbeth Berger de 1956); novaj presitaĵoj deklarite kiel 4.-6. eldonoj, Heidelberg 1954 ĝis 2008, ISBN 978-3-533-00668-8 (volumo 1: A – L), ISBN 978-3-8253-0669-4 (volumo: M – Z).
  • Vergleichendes Wörterbuch der indogermanischen Sprachen. Tri volumoj. Eldonis kaj prilaboris Julius Pokorny. De Gruyter, Berlin 1927–1932 (represitaĵo sen ŝanĝoj Berlin 1973, ISBN 3-11-004556-7).
  • Über älteste sprachliche Beziehungen zwischen Kelten und Italikern. Innsbruck 1917

Literaturo redakti

  • Robert Muth: Die Habilitationen aus Klassischer Philologie an der Universität Innsbruck. Ĉe: Acta philologica Aenipontana. Volumo 4, 1979, ISSN 0065-1532, p. 7–21 (konkrete p. 13–14).
  • Walter Porzig: Alois Walde. Ĉe: Indogermanisches Jahrbuch. Volumo 10, 1926, p. 421–428 (kun bildo kaj listo de publikigitaj aĵoj).
  • Winfred P. Lehmann: Theoretical Bases of Indo-European Linguistics Routledge, London 1993, ISBN 0-415-08201-3

Eksteraj ligiloj redakti