Schnaus

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Alp da Schnaus)

Schnaus estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 132 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Schnaus
Blazono de Schnaus
Schnaus
former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Ilanz
Koordinatoj  46° 46′ 36″ N 9° 10′ 47″ O / 46.77667 °N, 9.17972 °O / 46.77667; 9.17972 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 36″ N 9° 10′ 47″ O / 46.77667 °N, 9.17972 °O / 46.77667; 9.17972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 132
Areo 2,97 km²
Alteco 720 m super marnivelo
Poŝtkodo 7130
Komunumkodo 3583
Mapo de Schnaus

Geografio redakti

Schnaus situas ĉe la norda flanko de la valo de Antaŭa Rejno. La komunumo konsistas el du partoj, nome el la vilaĝo sur alteco de iom pli ol 700 m s.m. kaj la alpopaŝtejo Alp da Schnaus sur alteco de 1200 m s.m. norde, kiu estas eksklavo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Schnaus limas en nordoriento al Ruschein, en sudoriento al Ilanz, en sudo kaj okcidento al Rueun, kaj en nordokcidento al Siat. La eksklavo Alp da Schnaus limas en nordo kaj sudo al Ladir, en oriento al Falera, kaj en okcidento al Ruschein.

Trafiko redakti

Sude de la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Ilanz al la Oberalppasejo kaj la fervojlinio de Retia Fervojo de Koiro al Andermatt. La vilaĝo Schnaus mem situas flanke de la trafikvojoj. Sur la teritorio de la komunumo troviĝas nek stacidomo nek bushaltejo. Tamen la bushaltejo en Strada atingeblas piede en nur malmultaj minutoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schnaus datiĝas el la jaro 840 kiel Scanaues.

La preĝejo, kiu unuan fojon estis menciita en la jaro 1480 estas konsekrita al Sankta Sebastiano, Maria Magdalena kaj Sankta Georgo. Ĝi estis ĝis la reformacio en la jaro 1526 filio de la paroĥo Falera. Post la reformacio Schnaus aliĝis al la paroĥo Ilanz. De 1692 ĝis 1865 Schnaus estis propra paroĥo, kaj ek de tiam ĝi formas komunan paroĥon kun Waltensburg/Vuorz.[1]

Ĝis la 15-a jarcento Schnaus, Ladir kaj Ruschein formis najbararon. En la jaro 1502 la alpopaŝtejoj estis dividitaj. En la jaro 1502 la alpopaŝtejoj estis dividitaj. En la jaro 1851 estis fonditaj la politikaj komunumoj Ladir, Ruschein kaj Schnaus. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti