Alpa klimato estas la tipa vetero (klimato) por regionoj super la arbolimo, kie la arbolimo dependas de la temperaturo kaj ne nur de aliaj kialoj (ekzemple ne nur de malsekeco aŭ roka tereno). Tiu klimato estas nomata ankaŭ monta klimatoaltatera klimato.

White Mountain, alpa medio je 4,300 m super marnivelo en Kalifornio

Ĉe la Klimata klasifiko de Köppen la alpa klimato estas parto de la "Grupo E," kun la polusa klimato. La ĉefa disiĝo inter la alpa klimato kaj la polusa klimato ne estas la temperaturo, sed la sunlumo, kiu estas meznombre pli forta, sed brilas malpli da horoj somere (kaj pli da horoj vintre).

Kelkaj altateraj klimatoj povas ankaŭ kongrui kun la Humida kontinenta klimato aŭ kun la Duonarida klimato, kiuj estas grupoj de Klimata klasifiko.

Vidu ankaŭ redakti