Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo

La alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj mezazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj trovitaj en partoj de Afganujo, Barato, Ĉinujo kaj Pakistano. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "tibet-altebenaĵa stepo".

Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo
Rigardo al pejzaĝo en la ekoregiono en Ladako, Barato
Rigardo al pejzaĝo en la ekoregiono en Ladako, Barato
Rigardo al pejzaĝo en la ekoregiono en Ladako, Barato
altebenaĵo • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandojBarato, Ĉinio, Afganio, Pakistano

Areo143 300 km² (14 330 000 ha)

Biomoj de regionoMontaraj herbejoj kaj arbustaroj

Birdospecioj172
Mamulspecioj45

Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo (Tero)
Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo (Tero)
vdr

Priskribo redakti

La alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo estas areo de alpaj herbejoj kiuj okupas 143 300 da kvadrataj kilometroj. Ĝi kuncentriĝas en Karakorumo, okcidente de Himalajo. Ĝi ankaŭ inkludas la apudajn montarojn, kiel Ladakan Montaron.

La averaĝa jara precipitaĵo en la ekoregiono varias inter 200 al 900 mm, kun 90 pocentoj sub la formo de neĝo.

Flaŭro redakti

 
Nacia Parko Deosaj en Pakistano.

La plejparto de tiu ekoregiono konsistas el herbejo kaj herbecaj plantoj. Protektitaj deklivoj kaj ravinoj enhavas Salix denticulata, Mertensia tibetica, Potentilla desertorum, Juniperus polycarpus, Polygonum viviparum, Berberis pachyacantha, Rosa webbiana, kaj Spiraea lycoides. Kie kreskado de vegetaĵaro apenaŭ eblas, ĉirkaŭ 4 500 m, troviĝas Delphinium cashmerianum, Glechoma tibetica, Silene longicarpophora, Potentilla fruticosa, kaj Nepeta spp.

Arbedaroj kaj duonarbaroj troviĝas en la profundaĵoj de la valoj. Tiuj vegetaĵaroj ampleksas Hippophae rhamnoides, Myricaria elegans, Salix viminalis, Capparis spinosa, Tribulus terrestris, Pegamum harmala, Sophora alopecuroides, kaj Lycium ruthenicum. Kelkaj relikvoj de steparbaroj de Juniperus macropoda kaj Juniperus indica ankoraŭ ĉeestas tie ĉi.

Faŭno redakti

La ekoregiono gastigas 172 da birdospecioj kaj 45 da mamulospecioj [1].

Ovioj en tiu ekoregiono inkludas Marko-Polo-ovion (Ovis ammon polii), tibetan argalon (Ovis ammon hodgsoni), kaj muflonon (Ovis orientalis). Kaproj estas reprezentitaj de Capra falconeri kaj alpa ibekso (Capra ibex).

La ŝafoj kaj kaproj, same kiel aliaj pli malgrandaj mamuloj, kreas en tiu ekoregiono taŭgan vivejon por la neĝleopardo (Uncia uncia).

Kaj la bruna urso (Ursus arctos) kaj la azia nigra urso (Selenarctos thibetanus) troviĝas tie ĉi.

La ekoregiono gastigas 172 da birdospecioj Komunaj birdoj inkludas ruĝventran rugvostulon (Phoenicurus erythrogaster), himalajan monalon (Lophophorus impejanus), karpodakojn, rabobirdojn, kaj vulturojn.

Naturprotekto redakti

Multo de la montara vivejo troviĝas en protektitaj areoj. Tiuj inkludas :

Referencoj redakti

  1. Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0-520-26256-0. Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2012-11-05.

Vidu ankaŭ redakti


Palearktisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
PA1006 Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo   Afganio,   Barato,   Ĉinio,   Pakistano
PA1008 Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo   Irano,   Turkmenio
PA1010 Alt-atlasa junipera stepo   Maroko
PA1012 Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj   Afganio,   Barato,   Ĉinio,   Pakistano
PA1013 Ordos-altebenaĵa stepo   Ĉinio
PA1014 Pamir-alpaj dezerto kaj tundro   Afganio,   Ĉinio,   Kirgizio,   Taĝikio
PA1015 Ĉilianaj subalpaj herbejoj   Ĉinio
PA1016 Sajanaj alpaj herbejoj kaj tundro   Mongolio,   Rusio
PA1017 Sudorient-tibetaj arbustaroj kaj herbejoj   Ĉinio
PA1018 Sulajmanaj alpaj herbejoj   Afganio,   Pakistano
PA1019 Tjanŝanaj montaraj stepo kaj herbejoj   Ĉinio,   Kazaĥio,   Kirgizio
PA1020 Tibet-altebenaĵaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj   Ĉinio
PA1021 Okcident-himalajaj altpaj arbustaroj kaj herbejoj   Barato,   Nepalo
PA1022 Jarlung-Zamba arida stepo   Ĉinio

Eksteraj ligiloj redakti