Alpa asocio

(Alidirektita el Alpaj asocioj)

Alpaj asocioj estas unuiĝoj plej diversspecaj, kies hodiaŭa celo estas antaŭ ĉio subteni montogrimpadon, montaran migradon kaj la mediprotekton. Origine tiaj asocioj formiĝis en la landoj de la alpa regiono kaj havis kiel precipajn taskojn la sciencan esploradon de la Alpoj kaj la turisman evoluadon per la konstruado de alpaj kabanoj kaj montaraj vojoj.

Intertempe tamen ankaŭ asocioj en tute aliaj mondopartoj uzas la etikedon de Alpa asocio por fari similajn agadojn kaj samtempe per la nomo indiki referencon kaj emocian ligiĝon al la alpa regiono kaj la tieaj pioniraj montgrimpantoj, skiantoj, migrantoj kaj mediprotektantoj.

Organizoj redakti

En 1932 komencis la fondado de la tegmenta organizaĵo Union Internationale des Associations d’Alpinisme (Unio Internacia de Asocioj de Alpismo) (UIAA). Ĝi estas kuniĝo por pli bone realigi la interesojn kaj la normojn. Nur malmultaj asocioj ne estas membroj de UIAA.

Listo de alpaj asocioj redakti

Pri la jenaj alpaj asocioj jam ekzistas artikoloj en Esperanto - bonvolu aldoni pliajn artikolojn nur al tiu listo, kiam artikolo en Esperanto vere kreiĝis:

asocio mallongigo lando fondado
Club Alpin Français CAF, FFCAM   Francio 1874
Club Alpino Italiano CAI   Italio 1863
Deutscher Alpenverein DAV   Germanio 1869
Liechtensteiner Alpenverein LAV   Liĥtenŝtejno 1946 [1]
Österreichischer Alpenverein ÖAV   Aŭstrio 1862
Planinska Zveza Slovenije PZS   Slovenio 1893
Schweizer Alpen-Club SAC CAS    Svislando 1863

Notoj redakti

  1. ekde 1909 sekcio de la germana+aŭstra asocio

Eksteraj ligiloj redakti