Alphabet Inc. (ˈælfəbɛt) estas usona kompanio bazita en Kalifornio, kreita en 2015 kiel konglomeraĵo de firmaoj antaŭe posedataj de la kompanio Google. Laŭ la fondintoj de Google, la celo de ĉi tiu strukturo estas malpezigi la historian firmaon de agadoj, kiuj ne reprezentas ĝian kernan komercon, nome Interretaj servoj kiel paĝo-indeksado, JutuboGmail, kiuj ricevas enspezojn el reta reklamado. Laŭ la kompanio, la kontoj de Google eliras klarigitaj kaj la riskoj nun estas distribuitaj inter la filioj. La malpliigo de misuzo de domina pozicio estis menciita, interalie.

Alphabet Inc
Alphabet Inc
holdingopublika kompanionegoco vd
Dum 2-a de oktobro 2015 - nekonata/nuntempe
Jura formo tiel nomata "delavara korporacio"
Fondintoj Sergey BrinLarry Page vd
Sidejo Konzerna centralo Googleplex [Guglpleks] en Mountain View, Silicia Valo, Kalifornio
Lando Usono
Estr(ar)o Sundar Pichai
Dungitoj 190 234 (stato: decembro 2022)
Agokampo interretaj servoj
ISIN-kodo US02079K3059
Posedata de Larry PageSergey Brin • Eric Schmidt • The Vanguard GroupSergey Brin • Eric Schmidt • Fidelity Investments • BlackRockThe Vanguard Group • Ŝtata Pensifonduso • Larry PageSergey Brin • Eric Schmidt • The Vanguard GroupThe Vanguard GroupBlackRock • Fidelity Investments • Larry Page vd
filiaj kompanioj Google • X Development • GV • Calico • Google Nest • Google Fiber • Google Ireland Holdings Unlimited Company • Loon • Wing • Owlchemy Labs • Waymo • Waymo Holding • XXVI Holdings • Fitbit vd
Posedataj kompanioj XXVI Holdings vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Alphabet Inc. estas nuntempe gvidata de Sundar Pichai (Ĉefa afergvida oficisto).

La kompania nomo Alphabet estis elektita ĉar ĝi reprezentas lingvon, la plej gravan novigon de la homaro, kiu estas en la koro de la Gugla serĉilo, laŭ la fondintoj. Larry Page ankaŭ mencias, ke la nomo de la kompanio reprezentas vortludon kun "alfa" kaj "bet", kio signifas "veti" en la angla.