Tiu ĉi artikolo traktas la insulon Als. Por aliaj signifoj de la vorto respektive precipe de mallongigo el la tri majuskloj ALS vidu la apartigan paĝon ALS.

Als (jen dane, germane Alsen) estas insulo de Danio en la Balta Maro. Ĝi estas parto de la regiono Suda Danio kaj de la komunumo Sønderborg. La insula teritorio de 321 kvadrataj kilometroj sume longas ĉirkaŭ 35 kaj larĝas ĉirkaŭ 16 kilometrojn. La suda bordo de la insulo konsistigas parton de la limaro de la kila golfo, la norda bordo parton de la limaro de la markolo Eta Belto. La 1-an de januaro 2015 sur la insulo sume vivis 50 154 loĝantoj, tio rezultiĝas loĝdenson de 156 homoj po kvadrata kilometro. La plej grava loĝloko estas la urbo Sønderborg, kies historia urbocentro kaj la orientaj urbopartoj situas sur la insulo, dum la okcidentaj urbopartoj situas en la proksima kontinenta parto de Jutlando.

Als
situo de la insulo en Danio
situo de la insulo en Danio
insulo
Akvejo Balta Maro
Geografia situo 54° 58′ N, 9° 54′ O (mapo)54.9608333333339.904166666666781Koordinatoj: 54° 58′ N, 9° 54′ O (mapo) f1
Als (Danio)
Als (Danio)
DEC
Als
Als

Map

Longo ĉ. 35 kmdep1f2
Larĝo ĉ. 16 kmdep1f3
Areo 321 km² f4
Plej alta loko 81 mf5
Loĝantaro 50 154 (1-a de januaro 2015)
156 loĝ./km²
Ĉefa loko Sønderborg
vdr
kastelo Nordborg
kastelo Augustenborg
la haveno de Sønderborg