La vinberoj de la Alzaca regiono (Alsace) tegas 15000 hektarojn ŝirmatajn de la oceana influo.

Alsace
Vinoregiono
vinregiono [+]

LandoFrancio


Alsace (vino) (Tero)
Alsace (vino) (Tero)


Vikimedia Komunejo:  Viticulture in Grand Est [+]
vdr

Tie ekzistas tri nomoj de kontrolita deveno (AOC), kiuj estas:

  • Alsace
  • Alsace Grand Cru
  • Cremant d'Alsace

La Cremant d'Alsace estas la ŝaŭmanta vino.

Al tiuj nomoj oni povas aldoni la uvan nomon kaj la rikoltan metodon. La vinoj Alsace Grand Cru povas ankaŭ aldoni la nomon de la devena loko.

La kulturataj uvoj en Alzaco estas:

Nur la kvar unuaj estas permesataj por la Alsace Grand Cru, kaj la lastan oni uzas nur por fari ruĝan vinon.

Kiam la vino estas farita el miksitaj uvoj, ĝi nomiĝas Edelzwiker.

La rikoltaj metodoj, krome la normala sennoma, povas esti:

  • Vendanges tardives, Malfruaj rikoltoj.
  • Sélection de grains nobles, elektitaj noblaj grajnoj, t.e. rikoltitaj post ŝimiĝo.


Eksteraj ligiloj redakti