Tiele parolis Zaratuŝtro

verko de Frederiko Niĉeo
(Alidirektita el Also sprach Zarathustra)

Tiele parolis Zaratuŝtro: Libro por Ĉiu kaj Neniu (germane Also sprach Zarathustra. Ein Buch für Alle und Keinen) estas poeta-filozofia verko de la germana filozofo Friedrich Nietzsche, kiun multaj rigardas kiel lia ĉefverko.

Also sprach Zarathustra
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Friedrich Wilhelm Nietzsche
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1885
Ĝenro filozofia romano
vdr
Titolo de la unua eldono de la t.n. unua parto, 1883

Superrigardo redakti

La libro konsistas el kvar partoj. La unua parto aperis en 1883, la dua kaj tria en 1884, la kvara en 1885 kiel privata presaĵo. En 1886 Nietzsche publikigis la unuajn tri partojn sub la titolo „Also sprach Zarathustra. Ein Buch für Alle und Keinen. In drei Teilen.“ (Tiele parolis Zaratuŝtra. Libro por ĉiu kaj neniu. En tri partoj). Male al la fruaj verkoj de Nietzsche je Zaratuŝtro ne temas pri afera libro. En himna prozo persona rakontanto raportas pri la agado de fikcia pensanto, kiu portas la nomon de la persa religiofondinto Zaratuŝtro.

Nietzsche mem nomas la stilon, laŭ kiu li skribis Also sprach Zarathustra, "halkiona" kaj deziras al si legantojn, kiuj "estas kapabla al kaj dignaj por egala patoso“: „Oni devas antaŭ ĉio la tonon, venantan el ĉi tiu buŝo, ĉi tiun tonon ĝuste aŭdi, por ne fari kompatinde maljustaĵon kontraŭ la senco de lia saĝeco“. Ke Nietzsche ne vidis tian legantaron en sia estanteco, dokumentas la subtitolo de la verko: „Libro por ĉiuj kaj neniu“.

Enkonduko redakti

Post kiam li dek jarojn pasigis kiel ermito en la montaro, la intertempe kvardekjara Zaratuŝtro provas dividi sian saĝecon kun la homoj. Li predikas al la homamaso sur urba foirejo pri la superhomo, sed li spertas de siaj aŭskultantoj nur sarkasmon kaj mokon. Ekde nun Zaratuŝtro evitas ariĝojn de homoj kaj ekserĉas gravajn spiritojn.

Pri la tri aliformiĝoj redakti

La unuan parton malfermas unu el la plej konataj paroladoj de Zaratuŝtro: En Pri la tri aliformiĝoj Nietzsche priskribas tri esencajn fazojn, kiuj la homa spirito trairas dumpase de malfacila proceso de la trovado de vero kaj memo.

Tri aliformiĝojn de la spirito mi nomas al vi: kiel la spirito fariĝas kamelo, la kamelo leono, kaj finfine la leono infano.

Je tio temas pri tri bildoj, kiujn la leganto de Nietzsche komence devas interpreti. La unua aliformiĝo de la spirito estas la kamelo, reprezentanta la „humilan spiriton“. Ĝiaj valoroj estas humileco, sinneado, modesteco, obeemo kaj adaptiĝemo al malfavoraj kondiĉoj, t.e. suferkapablo:

Kio estas la plej malfacila, vi herooj? jen demandas la tolerema spirito, ke mi prenas ĝin sur min, fariĝante feliĉa de mia forteco. Ĉu ne estas tio: min humiligi, por dolorigi mian arogantecon? Briligi sian stultecon, por moki al sia saĝeco?

La dua aliformiĝo estas tiu de la kamelo al leono, kies celoj estas potenco per batalakirita hierarkia ordo, libereco en la senco de suvereneco de la plej fortaj kaj memdetermino. Ĝi kontraŭstaras pro tio la eternopostulantajn, dependigajn diajn valorojn de la „granda drako“ (simbolo por la ekzistanta moralo):

Krei al si liberecon kaj sanktan Neon ankaŭ antaŭ la devo: por tio, miaj fratoj, bezonatas la leonon. Preni al si la rajton por novaj valoroj - tio estas la plej terura prenado por tolerema kaj respektoplena spirito. Vere, rabado ĝi estas al ĝi kaj de rabanta besto afero.

Ĉar la leono tamen ne povas efiki konstrua, sed nur malkonstrua, estas necesa tria aliformiĝo (Por la novkreado de la morala valoromondo). La infano reprezentas novkomencon en praa senkulpeco - La homo tiel fariĝas kreanto, post kiam la malnovaj valoroj estas venkitaj, tio signifas estas demetitaj:

Senkulpeco estas la infano kaj forgeso, novkomencado, ludo, el si mem ruliĝanta rado, unua movado, sankta Jes-dirado. Jes, por la ludo de la kreado, miaj fratoj, bezonatas sanktan Jes-diradon: sian volon nun volas la spirito, sian mondon gajnas al si la mondperdiĝinta.

Malantaŭ tio sin kaŝas do jam la ideo de Nietzsche pri eterna reveno. La bildo de infano kiel deira kaj finfine denove fina punkto de la eterna evoluo de la individuo, pasanta grandkurbe. Ĉi tiu ideo iam kondukas al preskaŭ jam utopia nomenda superhomo, kiu venkis ĉiujn homajn malfortojn, ĉe Nietzsche malsanojn kaj dependecojn.

De maljunaj kaj juna virinetoj redakti

De maljunaj kaj juna virinetoj estas plua parolado de Zaratuŝtro el la unua libro.

Ĉe vespera promenado Zaratuŝtro trafas sur maljunulino, kiu deziras de li, rakonti pri la virino. Parolis do Zaratuŝtro:

Ĉio ĉe la virino estas enigmo, kaj ĉio ĉe la virino havas solvon: ĝi nomiĝas gravedeco. La viro estas por la virino rimedo: la celo ĉiam estas la filo. [1]
Ludilo estu la virino, pura kaj fajna, simila al juvelo, prilumita de la virtoj de mondo, kiu ankoraŭ ne ekzistas. La lumo de stelo brilu en via amo! Via espero nomiĝu: ‚ke mi naskus la superhomon!‘ [1]

Kiel danko la maljunulino donacas al li "malgrandan", sed ofte miskomprenatan "veron":

Ĉu vi iras al virinoj? Ne forgesu la vipon! [1]

Por kompreni la "malgrandan veron", oni komence devas interprete supozi, kion volis esprimi Zaratuŝtro en sia parolado pri la virino. eblan ŝlosilon por tio donas Nietzsche en Menschliches Allzumenschliches (Homeca trohomeca):

El la estonteco de la geedzeco. – Tiuj noblaj, liberalaj virinoj, kiuj taskigas al si la edukadon kaj plialtigon de la virina sekso, ne pretervidu unu vidpunkton: la geedzeco pensata en sia pli alta kompreno, kiel animamikeco de du homoj de malegalaj seksoj, do tiel, kiel ĝi estas esperata de la estonteco, – tia geedzeco, kiu uzas la volupton kvazaŭ nur kiel malofta, foja rimedo por pli granda celo, verŝajne bezonas, kiel oni devas havigi, naturan helpon, de la konkubeco; ĉar se pro kaŭzoj de la sano de la viro la edzino ankaŭ devas servi por la nura kontentigo de la seksa bezono, tiam ĉe la elekto de edzino jam malĝusta vidpunkto, kontraŭa al la aluditaj celoj, estos decida: La akirado de idaro fariĝos hazarda, la feliĉa edukado plej neverŝajna. Bona edzino, kiu estu amikino, helpantino, naskantino, patrino, familiestro, administranto, ja eble apartigite de la edzo devas estri sian propran komercon kaj oficon, ne povas esti samtempe konkubino: tio signifus, en ĝenerale postuli tro multan de ŝi. … [2]

Post kiam oni nun scias, kio estu la estonteco de geedzeco ka edzino, oni ankaŭ komprenas, kion signifas la "malgranda vero" de la maljunulino. „La vipo ŝajne servas al tio, bridi la propajn voluptajn sensualajn ĉe la elekto de kaj en la interrilato kun edzino, por ke ili ne dominu kiel decida vidpunkto, sed ke la generado de superhomo je tio staras en la centro.“ [3]

Restas klarigenda la demando, kiu ja estas fakte la maljunulino, kiu konsilas al Zaratuŝtro, envolvi la "malgrandan veron" kaj "fermi al ĝi la buŝon", por ke ĝi ne „tro laŭte“ [1]kriu kaj estu miskomprenata de ĉiuj. Respondo sur ĉi tiu demando troviĝas en Die fröhliche Wissenschaft (La gaja scienco):

‚La vero‘ nomiĝis ĉi tiu maljunulino … [4]

Centraj temoj redakti

Zarathustra formas kulminon rilate la maligon de malnov-eŭropaj vanitas-motivojn en la triumfan, kiel ĝi estis kutima en la tempo ĉirkaŭ la unua mondmilito. La iam pereonta, vanta, aŭtokrata je tio estis transfigurata en la pozitivan (kiel demonstrativa venko de kristana humileco).

Fundamentaj pensoj: superhomo, eterna reveno, volo al potenco redakti

El vidpunkto de Zaratuŝtro antaŭ Dio ĉiuj homoj estis egalaj. Pro la morto de Dio tamen ĉiuj homoj nur antaŭ „la popolaĉo“ estas egalaj. Pro tio la morto de Dio estas ŝanco por la superhomo.

Zaratuŝtro amas de la homoj ilian pontofunkcion al superhomo, li amas de ili ilian „pereon“. „La homo estas io, kio volas esti venkata.“ [5] La kvalito de la „pli alta homo“ estas lia sinvenkado. Ĉi tiu penado, kiu egale estas bredado kaj edukado, estas kreiva klopodado, kiu ne okazas sur la foirejo, kie la popolaĉo per la interŝanĝo de varoj faras nur tion, kio servas al la persona avantaĝo. La pli alta homo male agas kreive kaj memcele pro la finfarado de la aferoj. Li alivalorigas tion, kio estas egala kaj ŝajnas senutila por la homoj sur la foirejo, tial li solece staras kontraŭ la popolaĉo. Li estas noviganto kaj per tio neniiganto.

Kiel jesanto de la vivo liaj preferataj esprimformoj estas la senpezeco de la danco kaj la rido. „… ĉiu plezuro volas eternon.“ [6] La plej alta formo de vivojesado simboligas sin en la „ringo de la reveno“. Eĉ se la mondo ne alstrebas dian fincelon, la superhomo trovas en sia krea agado de sinperfektigo sian sinkonfirmadon, kiu igas lin jesi la „eternan revenon de la sama“, ke lia vivo estas tiel, kiel estas, eĉ se ĝi ripetiĝus eterne.

Lia praa impulso, strebi per la "alivalorigo de ĉiuj valoroj" al pli alta kaj esti kreanto, estas lia „volo al potenco“. [7] Pro ĉi tiu krea principo la mondo ankaŭ sen Dio eliras de sia indiferenteco kaj trovas gravecon.

La novaj virtoj de la „superhomo“ estas precipe:

  • la kreado, la faro. La superhomo estas kreanta homo. Al kreado tamen ĉiam ankaŭ apartenas la neniigado
  • memamo, kiu malhelpas sklavecon kaj melankolion
  • amo de la vivo kaj fido en la proprajn kapablojn
  • la (vira) volo de la superhomo, kiu estas lia ununura agadomezurilo
  • (milita) kuraĝo, hardeco kaj malkompromisemo en la venkigo de liaj celoj

Ekesto kaj envicigo en la verkaron de Nietzsche redakti

Ekesto, aperado kaj postaj aliverkadoj redakti

 
Anoncado de la nova libro en letero al Heinrich Köselitz, 1-an de februaro 1883

La kvar partoj de Zaratuŝtro ekestis en la tempospaco de novembro 1882 ĝis februaro 1885. La daŭro, kiun postulis la unuopaj libroj, tamen tre konsiderinde diferenciĝis. Dum kiam Nietzsche bezonis por la unua parto du monatojn, por la dua kaj tria eĉ ne unu, la fina parto okupigis lin la tutan aŭtunon kaj vintron 1884/85.

Pozicio de la verko en la verkaro de Nietzsche redakti

Zarathustra enkondukas finfine la fazon de la malfrua Nietzsche: Dum kiam liaj ĝisnunaj verkoj unualinie prezentis analizon de lia tempo kaj kritikon de ĝiaj strukturoj, nun Nietzsche provas krei kontraŭkoncepton al la nuntempo. La anoncado de pli alta homo enkondukas la pensosaltojn, kiuj kondukas al novvalorigo de la moralo fare de Nietzsche, kiun li poste klarigas en Jenseits von Gut und Böse (Transe de bona kaj malbona) kaj Zur Genealogie der Moral (Pri la genealogio de la moralo).

Influoj kaj similecoj al aliaj filozofoj redakti

Schopenhauer redakti

En la distancado de la verko Die Welt als Wille und Vorstellung de Schopenhauer, kun ties pesimisma interpretado de volo kiel universala malracie aganta forto, Nietzsche formulis la ideon pri la „volo al potenco“ kiel vivojesa „dioniza“ krea energio, kiu movas la mondon. La krea „fariĝo“ enbuŝiĝas laŭ ideo de Nietzsche male al la „kristana mondkompreno“ tamen en neniun fintempan mondosaviĝon, sed faras kiel kontinue ripeta ludo de la sinnovigado „eternan revenon de la sama“. Schopenhauer en sia filozofio ne vidis la elirpunkton de Kant en Kritik der Urteilskraft, ke estas tria povo en la animo, nome la sento de emo kaj malemo, kiu kapabligas al juĝopovo, ne kiel bazo de la individuo. Nietzsche siaflanke vivigas tion per sia forta rilato al temo "patoso" kaj eksplicite jesas la eblecojn, kiuj lokas en la subjektiva juĝopovo, ekestinta ankaŭ el sufero.

Interpretadoj kaj akceptado redakti

 
Scienca eldono, formita de Lena Hades

Nietzsche mem nomis Also sprach Zarathustra „la plej profundan libron, kiun posedas la homaro“. En ĝi troviĝas gravaj motivoj de la filozofio de Nietzsche: la „morto de Dio“, jam anoncita en La gaja scienco samkiel unuan fojon la „superhomo“ kaj la „volo al potenco“. Laŭ Nietzsche la ĉefa ideo de Zarathustra tamen estas la doktrino de la eterna reveno, laŭ kiu ĉiu okazado jam ripetiĝis infinite ofte kaj ripetiĝos infinite ofte.

La nomon Zaratuŝtro por la saĝulo Nietzsche mem klarigas per tio, ke la samnoma historia figuro kiel unua faris al principo la moralon kiel subdivido de la mondo en bona kaj malbona; pro tio Zaratuŝtro ankaŭ devas esti la unua, kiu komprenas ĉi tiun eraron kaj nun starigas sin „transen de bono kaj malbono“. Ĉi tiu maligo de ekzistaj doktrinoj respeguliĝas en Also sprach Zarathustra ankaŭ en tio, ke i.a. estas citataj bibliaj vortoj.

Krome Nietzsche sendis sian Zaratuŝtron eĉ kvar fojojn en la urbon „Bunta Bovo“ kaj kritikis per tio Budhon (resp. tion, kion li sciis pri Budho). Ĉar estis ĉi tiu urbo, en kiu Budho faris unu el siaj plej konataj paroladoj, kiu estas tradiciita kiel Mahásatipatthána Sutta[8]. Ekzemple en „Von den Lehrstühlen der Tugend“ (Pri la katedroj de la virto) Nietzsche dirigas sian Zaratuŝtron pri Budho (tamen sen rekte nomi lin): „Lia saĝeco signifas: maldormi, por bone dormi.“ Jen Mahásatipatthána Sutta mem estas celo de la mokado. Ĝia temo estas la atentemo-meditado: mediti, por fariĝi atentema. Malige ĉi tiun doktrinon Zaratuŝtro interŝanĝas malrespekte metodon kaj ekzercocelon, sed estas ja ne tute sen simpatio por ĝi kaj daŭrigas samfraze: „Kaj vere, se la vivo havus neniun sencon kaj mi devus elekti sensencaĵon, ankaŭ al mi tio ĉi estus la plej elektinda sensencaĵo.“

La plua interpretado de la verko estas tre disputata. Laŭ opinio de unu el la eldonistoj de la kompleta verkaro de Nietzsche, Giorgio Colli, la verko malpli prezentas interligitan filozofion, sed male tujajn „subjektivajn elverŝiĝojn“ de filozofo, kiu servigas al si poetan kaj profetan lingvojn. Ankaŭ aliaj interpretoj emfazas, ke la verko ne evoluas filozofian sistemon aŭ doktrinon laŭ klasika senco.

Fundamenta demando estas tiu pri la rolprozo: Nietzsche mem ja diskonigas neniujn doktrinojn, sed enbuŝigas ilin al fikcia figuro. Pro tio oni ne simple identigu „Zaratuŝtron“ de Nietzsche kaj Nietzsche-on mem.

Interpretado vidas jam en la formo de la verko gravan esprimon; per tiu Nietzsche problemigas filozofion entute, ĉar li aperigas la demandon, ĉu kaj kiel komprenoj povas esti "instruataj". Ankaŭ en la verko troviĝas respektivaj lingvo- kaj scioteoriaj rimarkoj.

Post interpretado la homo staras post la morto de Dio, la kompreno, ke ĉiuj ĝisnunaj valoroj fariĝis nekredindaj, antaŭ sensenca mondo, la eniĝo de neniismo. La plej granda danĝero nun estas la ekesto de la „lasta homo“, senimpulsa, feliĉa grego, kiu nenion plu volas atingi. Kontraŭ tio staras la superhomo, kiu povas esti nova senco:

„Timiga estas la homa ekzisto kaj ankoraŭ ja sen senco […] Mi volas instrui al la homoj la sencon de ilia ekzisto: kiu estas la superhomo, la fulmo el la malhela nubo homo.“

La superhomo neniam ekzistis, eĉ Zaratuŝtro nur estas antaŭulo de la superhomo. Zaratuŝtro tamen estas optimisma, ke venos la superhomo. La superhomo povas ekesti nur el la sinvenkado de la 'malnova homo'. La ununura bona je la nuna, „superflua“ homo estas, ke li baldaŭ pereos kaj per ĉi tiu pereo kreas la superhomon.

Naziismo redakti

Kelkaj tekstpasaĝoj, en kiuj Zaratuŝtro koncedas al la fortaj la rajton, preni al si tion, kion ili volas, kaj deziras al la „superfluaj“ la morton, ĉiam denove estis interpretataj kiel socidarvinismaj. La doktrino pri la „superhomo“ estas asociata – ĉefe en la germanlingvaj regionoj – kun la supozata "reganta raso" de la arjoj. En 1934 oni demetis ekzempleron en la tombovolbo de la Tannenberg-memorejo apud Mia lukto de Hitler kaj La mito de la 20-a jarcento de Alfred Rosenberg.[9] Krome oni planis por la Nietzsche-memorhalo en Vajmaro Zaratuŝtro-monumenton. [10]

Muzikigo fare de Richard Strauss redakti

La komponisto Richard Strauss kreis samnoman simfonian poemon, unuafoje prezentata en 1896. Vidu pri tio la ĉefartikolon Also sprach Zarathustra (Strauss).

Literaturo redakti

  • Claus Zittel: Das ästhetische Kalkül von Friedrich Nietzsches "Also sprach Zarathustra". Würzburg 2001, ISBN 978-3826018367
  • Stanley Rosen: The Mask of Enlightenment, Nietzsche's Zarathustra, 2004, ISBN 0-300-10451-0

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Friedrich Nietzsche, Also sprach Zarathustra, Die Reden Zarathustras, Von alten und jungen Weiblein
  2. Friedrich Nietzsche, Menschliches Allzumenschliches, 1-a libro, 7-a ĉefaĵo, 424-a aforismo
  3. Eugen Roth-Bodmer, Schlüssel zu Nietzsches Zarathustra: Ein interpretierender Kommentar zu Nietzsches Werk „Also sprach Zarathustra“, Meilen-Druck AG, paĝoa 58
  4. Friedrich Nietzsche, Die fröhliche Wissenschaft, aldono, 3-a kanto
  5. Also sprach Zarathustra, 1-a parto, Zarathustras Vorrede, n-o 3, Stutgarto 64, paĝo 6
  6. A. a. O. 3. Teil, Das andere Tanzlied, Nr.3, Seite 218
  7. A. a. O. 2. Teil, Von der Selbstüberwindung, Seite 105
  8. http://www.palikanon.de/digha/d22.htm Gotama Buddha (überliefert): Dígha Nikáya (DN 22), Mahásatipatthána Sutta
  9. Bernhard Taureck, Nietzsche und der Faschismus. Eine Studie über Nietzsches politische Philosophie und ihre Folgen, Hamburg 1989, S.80
  10. Thomas Mittmann, „Vom 'Günstling' zum 'Urfeind' der Juden. Die antisemitische Nietzsche-Rezeption in Deutschland bis zum Ende des Nationalsozialismus", Würzburg 2006, S.103