Alsou Abramova

(Alidirektita el Alsou)

Alsou Abramova, realnome Alsou Ralifovna Abramova (ruse Алсу Ралифовна Абрамова), naskonome Safina (ruse Сафина) (naskiĝis la  27-an de junio 1983(nun 1983-06-27) en Bugulma, Tatarstano, Sovetunio) estas rusa kantistino de pop-muziko kaj aktorino. Ŝi nun loĝas en Unuiĝinta Reĝlando.

Alsou
Bazaj informoj
Naskonomo Safina
Alie nomata Alsou Ralifovna Abramova
Naskiĝo 27-an de junio 1983 (1983-06-27) (40-jaraĝa)
en Bugulma
Edz(in)o Jan Abramov
Deveno USSR
Ĝenroj Rusa pop
Profesio Kantistino, komponistino, pianistino, aktorino
Aktivaj jaroj 1998 - nun
Eldoninto Universal Music
Retejo http://www.alsou.ru
vdr

Ŝi estis Artisto por Paco de Unesko.

Ŝia patro estas entreprenisto de tatara deveno kaj li estis nomita unu el la plej riĉaj viroj en Rusio fare de la revuo Forbes. Ŝia patrino estas arĥitekto.

Apenaŭ dek ses-jaraĝa ŝi partoprenis en Eŭrovido-Kantokonkurso 2000 en Stokholmo per la kanto Solo restante en dua vico, kio eklanĉis ŝian karieron ĝis la sukceso. En la jaro 2001 ŝi gajnis la Eŭropan premion de MTV por la plej bona rusa artisto. Ŝi ankaŭ eldonis unuopaĵon kun Enrique Iglesias.

Ŝi estas tre konata en Germanio, Usono, Kanado, Aŭstralio kaj en la plej multaj ekssovetiaj respublikoj.

La 18-an de marto 2006 ŝi edziniĝis kun la milionulo Jan Abramov.

Ŝi prezentis la finalon de Eŭrovido-Kantokonkurso 2009 okazanta en Moskvo kune kun Ivan Urgant.

Ŝi estis artisto por paco de Unesko.

Diskaro redakti

  • 1999: Алсу
  • 2001: Alsou (angla eldono)
  • 2002: Мне приснилась осень
  • 2003: 19
  • 2007: Inspired
  • 2008: Самое главное

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Rusoj en Eŭrovido-KantokonkursoPoste: 
"Primadonna"
Alla Pugaĉova
2000"Lady Alpine Blue"
Mumiy Troll

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alsou en la hispana Vikipedio.