Alt-atlasa junipera stepo

WWF-ekoregiono en Nordafriko

La alt-atlasa junipera stepo estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono kiu ampleksas la tutan mediteranea regionon. Biome la ekoregiono apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de Maroko.

Situo de la montaraj herbejoj kaj arbustaroj en la mondo.
Vilaĝo de Imi-Uglad (1 350 m) en Alta Atlaso

Priskribo redakti

 
Juniperus thurifera var. africana, Alta Atlaso ( apud Oukaymeden ).
 
Plantejoj, Alt-atlasaj endemiaj plantoj de alta altitudo kaj spektaklaj pintoj.

La ekoregiono troviĝas en la plej altaj altitudoj de Alta Atlaso, laŭlonge de liaj deklivoj. Ĝi okupas 6 300 kvadratajn kilometrojn en la centro de Maroko.

Vintre humida aero el Atlantika Oceano blovas orienten tra tiu regiono, alportante plejarton da la precipitaĵo kiu tiu ĉi jare falas. La suden montriĝantaj deklivoj de tiu montaro ĉeno estas pli aridaj, kaj tial malpli arbarizitaj, ol la nordaj deklivoj. Apud la pintoj de la nordaj deklivoj, super 3 600 metroj, kie la sekaj, varmegaj ventoj ne alvenas, neĝo restas dum pli ol sep monatoj de la jaro. Tiu kompleksa topografio kaj diversa klimato difinas ekoregionon kiu estas la plej specio-riĉa en la tutaĵo de la afrika parto de la mediteranea ekoprovinco.

Flaŭro redakti

La Atlas-cedraroj, juniperaroj, pinaroj kaj kverkaroj kovras proksimume unu trionon de tiu ĉi ekoregiono. Je altaj altitudoj juniperoj superregas la pejzaĝon. La ŝlosila specio estas incensa junipero. Pli alte, la duonarbaroj transiras al montaraj herbejoj, pseŭdostepa vegetaĵaro, kaj finfine ŝtonecaj deklivoj kie floras violkoloraj kusenoformaj plantoj. Riverovaloj ondas tra la pejzaĝo kaj siaj riĉaj humidaj grundoj subtenas salikojn, poplojn, kverkojn, kratagojn, kaj oleandrojn.

Faŭno redakti

Endemioj redakti

Stato de konservado redakti

La ekoregiono estas endanĝerigata. Neleĝa arbarekspluatado por konstruligno kaj brulligno estas nuntempe la plej signifikaj minacoj por la konservado de la ekoregiono. Bruligado kaj tropaŝtiĝo dum miloj da jaroj estas plenumintaj rolon en la neniigo de la arbaroj kaj de la delikata montara ekologio. El la redukto de arbara kovraĵo siavice rezultis tre serioza erozio.

Vidu ankaŭ redakti


Palearktisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
PA1006 Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo   Afganio,   Barato,   Ĉinio,   Pakistano
PA1008 Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo   Irano,   Turkmenio
PA1010 Alt-atlasa junipera stepo   Maroko
PA1012 Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj   Afganio,   Barato,   Ĉinio,   Pakistano
PA1013 Ordos-altebenaĵa stepo   Ĉinio
PA1014 Pamir-alpaj dezerto kaj tundro   Afganio,   Ĉinio,   Kirgizio,   Taĝikio
PA1015 Ĉilianaj subalpaj herbejoj   Ĉinio
PA1016 Sajanaj alpaj herbejoj kaj tundro   Mongolio,   Rusio
PA1017 Sudorient-tibetaj arbustaroj kaj herbejoj   Ĉinio
PA1018 Sulajmanaj alpaj herbejoj   Afganio,   Pakistano
PA1019 Tjanŝanaj montaraj stepo kaj herbejoj   Ĉinio,   Kazaĥio,   Kirgizio
PA1020 Tibet-altebenaĵaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj   Ĉinio
PA1021 Okcident-himalajaj altpaj arbustaroj kaj herbejoj   Barato,   Nepalo
PA1022 Jarlung-Zamba arida stepo   Ĉinio

Eksteraj ligiloj redakti