Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj

La Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, foje ankaŭ Alta Komisiito pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj - angle United Nations High Commissioner for Human Rights, UNHCHR, france Haut-Commissariat des Nations unies aux droits de l’homme) - estas posteno de la Unuiĝintaj Nacioj. La postenulo precipe estas formala reprezentanto de sia oficejo, la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, en Ĝenevo.

Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj
emblemo
organization established by the United Nations
Dum 20-a de decembro 1993 - nuntempe
Geografia situo CH1903: 500630 / 118978 (mapo)46.21496.1509Koordinatoj: 46° 12′ 54″ N, 6° 9′ 3″ O; CH1903: 500630 / 118978 (mapo)
Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj (Svislando)
Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj (Svislando)
DEC
Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj
Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj
Map
Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj
Sidejo Ĝenevo, [[]]
Retejo Oficiala retejo
vdr
oficejo de la Alta Komisiito en Ĝenevo

La ofico de la Alta Komisiito pri Homaj Rajtoj baziĝas je la artikoloj 1, 13 kaj 55 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. La kreo de la posteno decidiĝis je rekomendo de la Monda Konferenco pri Homaj Rajtoj, okazinta en Vieno en junio 1993, en la 48-a kunveno de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj per rezolucio 48/141.[1] Kiel unua Alta Komisiito nomumiĝis la prezidanto de la laborgrupo pri Homaj Rajtoj, José Ayala-Lasso.

La Alta Komisiito pri Homaj Rajtoj rekte respondecas al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj kaj havas la rangon de "subĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj".

Ekde la 1-a de septembro 2018 la postenon havas la eksa prezidantino de Ĉilio, Michelle Bachelet.

Vidu ankaŭ Redakti

Referencoj Redakti