Departemento Alta Verapaco

(Alidirektita el Alta Verapaco)

Alta Verapaco (hispane Alta Verapaz) estas departemento situanta norde de Gvatemalo, je 200 km de Gvatemalurbo. Ĝi limas norde kun Peteno; oriente kun Izabal; sude kun Zakapo, Progreso kaj Malalta Verapaco; kaj okcidente kun Kiĉeo. Ĝia ĉefurbo estas Kobano.

Departemento Alta Verapaco
departemento
Bandera de Alta Verapaz.svg
Escudo de armas de Alta Verapaz.svg
FlagoBlazono

LandoGvatemalo

Supermara alteco1 316 m [+]
ĈefurboKobano
- koordinatoj16° N, 90° U (mapo)15.5-90.333333333333Koordinatoj: 16° N, 90° U (mapo) [+]
Areo8 686 km² (868 600 ha) [+]
Loĝantaro1 355 134 [+] (2021)

ISO 3166-2GT-16

Departemento Alta Verapaco (Tero)


Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Alta Verapaz Department [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝi estas unu el la nature plej riĉaj departementoj de Gvatemalo: elstaras inter ili la basenoj Semuc Champey (en la rivero Cahabón); la grotoj de Candelaria, Rey Marcos kaj Lanquín; kaj ĝiaj humidaj arbaroj.

Ene de ĝiaj limoj troviĝas 64 arkeologiaj enklavoj el la majaa epoko kaj kelkaj religiaj konstruaĵoj el la kolonia periodo, ĉefe en Kobano, Sankta Johano Ĉamelko kaj Sankta Petro Karĉao.

La departemento kovras areon de 8 686 km² kaj tie loĝas ĉirkaŭ 776 246 personoj. Krom la hispana, en la regiono oni ankaŭ parolas en la kekĉia lingvo, la pokomĉia kaj la aĉia.