Altar estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Altar. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26004.

Altar
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Poŝtkodo 83750–83797
Kodo laŭ INEGI 26 004
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Rafael Rivera Vidro 2012-2014
Demografio
Loĝantaro 9 049
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 30°43′N 111°50′U  /  30.717°N, 111.833°U / 30.717; -111.833 (Altar) (mapo)
Alto 420 m
Areo 3 944,9 km²
Horzono UTC -7
Situo de Altar en Meksiko (Meksiko)
Situo de Altar en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de Altar en Meksiko
Situo de Altar en Meksiko
Situo de Altar en Meksiko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Altar Municipality [+]
vdr

Geografio redakti

La komunumo situas en la plej nord-okcidenta parto de Sonora kaj ĝi limas al Usono (norde), al la komunumoj Trincheras kaj Pitiquito (sude), al la komunumo Sáric, Tubutama kaj Atil (oriente), al Caborca (okcidente) kaj Oquitoa (sudoriente). La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 9049 loĝantojn. El tiuj estis 4624 viroj kaj 4425 virinoj. Kompare al la surfaco de la komunumo temas pri unu el la plej senhomaj partoj de la tuta planedo tero. La komunumo havas surfacon de 3944,9 km², do sur unu kvadratkilometro loĝas nur iom pli ol 2 homoj. La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 420 metroj super la marnivelo.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 278 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C. Tamen temas pri unu el la plej varmaj partoj de la norda hemisfero. La maksimumo estas temperaturo de ĉirkaŭ 46,5 °C en la ombro. Post eta pluvo la dezerto de Altar tute ŝanĝiĝas kaj la dezerto floras.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 4751 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 4426 scipovis legi kaj skribi kaj 316 personoj estis analfabetoj. Do 6,65 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 6274 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 61 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,97 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti