Ŝaka variaĵo

ĉiaj alternativaj regularoj por ŝako

Jen kelkaj alternativaj regularoj por ŝako.

Ŝako por la Venkatuloj redakti

La reguloj estas samaj al la kutimaj reguloj, kun la jenaj esceptoj:

  • La celo estas ne venki la kontraŭulo, sed venkiĝi de la kontraŭulo. Alidire, venkas la ludanto, kiu estas matigita.
  • Se ludanto povas kapti iun ajn pecon de la kontraŭulo, li/ŝi devas kapti ĝin.

Sinmortiga Ŝako redakti

La reguloj estas samaj al tiuj de Ŝako por la Venkatuloj (supre), kun la jenaj esceptoj:

  • Venkas la ludanto, kiu unue perdas ĉiom da la proprajn pecojn.
  • Se mankas leĝaj movoj al ludanto, venkas la ludanto, kiu havas la plej malmultajn pecojn sur la tabulo.
  • Ne estas "mati" aŭ "ŝaki". La reĝo retenas la kutimajn movojn, sed alie estas traktata kiel iu ajn de la aliaj pecoj.
  • Peono rajtas rangaltiĝi al iu ajn peco alie de peono—eĉ al reĝo. (Do estas eble, ke ludanto havos plurajn reĝojn sur la tabulo!)
  • Arokado estas nevalida movo.

Tempête sur l'Échiquier redakti

Tempête sur l'Échiquier ("Tempesto sur la Ŝaktabulo") estas komerce-vendata kartaro por akompani kutiman ŝak-serion. La ludo estas ludita simile al ŝako, sed la ludantoj rajtas eldoni karton dum siaj vicoj. Ĉiu karto ŝanĝas la kutimajn regulojn, dum aŭ la vico aŭ la cetero de la ludo.

La originala kartaro estas eldonita en la franca. Estas eldonoj ankaŭ en la germana—"Tschach", kalemburo de "Schach" ("ŝako")—kaj la angla—"Knightmare Chess", kalemburo de "nightmare" ("premsonĝo") kaj "knight" (la angla vorto por la ĉevalo).

Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti