Altiero Spinelli

itala politikisto
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Santino Spinelli.

Altiero SPINELLI (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1907 en Romo, mortis la 23-an de majo 1986, Romo) estis itala politikisto kaj Eŭropa Komisionano (1970-1976). Kiel unu el la pioniroj de la ideo de eŭropa integriĝo kaj eŭropa federalismo, li estas vidita kiel unu el la ideologoj malantaŭ la fondo kaj evoluo de la Eŭropa Unio kune kun Robert Schuman, Paul-Henri Spaak, Alcide De Gasperi kaj Jean Monnet.

Altiero Spinelli
Persona informo
Altiero Spinelli
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1907 (1907-08-31)
en Romo
Morto 23-an de majo 1986 (1986-05-23) (78-jaraĝa)
en Romo
Tombo Q115014627 vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Partio Itala Komunista Partio vd
Familio
Edz(in)o Ursula Hirschmann vd
Infanoj Barbara Spinelli vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloRomo vd
EU-Komisionano
por  Italio
Dum 19701976
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Komunista rezisto al Mussolini kaj aresto 1927–1943 redakti

Kiel adoleskanto Spinelli aliĝis al la Itala Komunista Partio de Alberto kaj kiu estis malpermesita en 1926 post kiam Benito Mussolini funkciigis en 1922. Li ankaŭ aktivis en la kontraŭfaŝisma rezistado. Tial la faŝistoj arestis lin en 1927 kaj li devis pasigi 10 jarojn en malliberejo (de 1927 ĝis 1937) sur la prizoninsulo de Ponza de kie li estas translokigita en 1940 al la insulo Ventotene (apude de Napoli), de kie li estis liberigita post la falo de Mussolini en 1943.

Dum sia malliberigo, Spinelli ĉiam pli liberiĝis de la Komunista Partio de Alberto, kiu apogis stalinismon. Tial, Spinelli estis forpelita de la partio en 1937 pro akuzo de "trockiismo".

Manifesto de Ventotene 1941 redakti

Kune kun Ernesto Rossi kaj Eugenio Colorni kiuj estis kune kun li ankaŭ kaptitoj, li redaktis la dokumenton kiu iĝis konata kiel la Manifesto de Ventotene en kiu ili priskribis la krizon de la eŭropa naciŝtato kaj vidis la kreadon de eŭropa federacio kiel la nura solvo:

"Ni devas krei federacian ŝtaton, kiu staras sur solida tereno kaj havas eŭropan defendoforton anstataŭ naciaj armeoj. La ekonomiaj aŭtarkioj, kiuj formas la spinon de totalismaj reĝimoj, devas finfine esti purigitaj. Necesas sufiĉa nombro da organoj kaj rimedoj por plenumi la rezoluciojn, kiuj servas por konservi ĝeneralan ordon en la unuopaj ŝtatoj. Samtempe, la ŝtatoj restu kun tiu aŭtonomio, kiu ebligas strukturon kaj la disvolviĝon de politika vivo laŭ la specialaj trajtoj de la diversaj popoloj

En tiu Manifesto Spinelli skizas ankaŭ sian federalisman pensadon pri la estonteco de Eŭropo kaj kiu iĝis la fundamento de la eŭropa federalista movado, kiu kondukis al la Eŭropa Unio[1]. La skizo estis kompletigita en junio 1941.

En ĉi tiu politika manifesto, la kunaŭtoroj formulis la ideon de la federaciigo de Eŭropo kiel la ĉefa maniero por forigi ĝin de estontaj militoj. La Manifesto de Ventotene estas vaste rigardita kiel antaŭulo de Eŭropa Konstitucio, en kiu Spinelli skizas sian federalisman pensadon kaj la estontecon de Eŭropo.

Formado de la UEF kaj politika aktivado en la postmilita periodo redakti

Post kiam Spinelli forlasis la italan komunistan partion, li aliris la ideojn de eŭropa federalismo, laŭ kiu milito kaj totalismo povus esti evititaj nur per la fondo de eŭropa federacia ŝtato. En 1946, post la fino de la Dua Mondmilito, Spinelli estis la mova forto malantaŭ la fondo de la Unio de Eŭropaj Federalistoj (UEF). Kontraste al la Paneŭropa Unio ĉirkaŭ Grafo Coudenhove-Kalergi aŭ Philip Kerr (Lord Lothian), kiuj reprezentis konfederaciajn integriĝojn orientitajn al federacio de ŝtatoj, Spinelli estis aktivulo ene de la eŭropa federalista movado celante supernacian eŭropan integriĝon bazita ne nur sur la kreado de federacie konstituitaj eŭropaj institucioj, sed ankaŭ sur eŭropa integriĝo kiu estu rekte subtenata de la civitanoj (Konstitucia Asembleo).

Politika kariero redakti

Post la milito, Spinelli funkciis kiel registara konsilisto, esploristo kaj sendependa verkisto. Inter liaj publikaĵoj, ekzemple la libro Rapporto sull'Europa ("Raporto pri Eŭropo"), kiu ankaŭ estis tradukita interalie en la anglan kaj eldonita sub la titolo The Eurocrats (1966).

Spinelli estis plurfoje nomumita EU-komisionanao (komisaro) de Italio al la Eŭropa Komisiono, kiu respondecis i.a. pri industriaj aferoj. En 1979, li estis elektita al la Eŭropa Parlamento kiel sendependa kandidato en la itala Komunista Partio.

La projekto de traktato por Eŭropa Unio 1984 redakti

 
La restoracio Au Crocodile en Strasburgo kie grupo de federalismemaj parlamentanoj renkontiĝis.

Altiero Spinelli ankaŭ formis la Krokodilo-Klubon[2], klubon de parlamentanoj kiuj favoras federalismon kaj kiuj kampanjis por Eŭropa Konstitucio. La membroj de la klubo rekomendis la starigon de eŭropa federacia ŝtato. Kiel parlamentano, Spinelli estis taskigita prezenti proponon pri interkonsento pri la fondo de la Eŭropa Unio. Cetere, la esprimo "Eŭropa Unio" estas konsiderata esti proponita de Altiero Spinelli [3]. En februaro 1984, li prezentis sian proponon al la Eŭropa Parlamento, kie ĝi estis adoptita fare de granda plimulto. Tamen, la propono estis malaprobita fare de la registaroj de la membroŝtatoj, kiuj anstataŭe preferis la Unuecan Eŭropan Akton (1986)[4], levante la internajn landlimojn de la tiama Eŭropa Komunumo, kaj kiu kondukis al la Traktato de Mastriĥto (1991) establante la Eŭropan Union.

Honoroj redakti

Spinelli ricevis diversajn premiojn pro siaj servoj al la konstruado de Eŭropo, interalie la Premion Robert Schuman (1974) de la Fondumo Alfred Toepfer. Post lia morto en 1993, unu el la konstruaĵoj de la Eŭropa Parlamento en Bruselo estis nomita laŭ Altiero Spinelli.

Krome, la Spinelli Group[5], iniciato fondita en 2010 de parlamentantoj kiuj subtenas eŭropan federalismon, ricevis la nomon de Altiero Spinelli[6].  Ekde 2017, la Eŭropa Komisiono aljuĝas la ĉiujaran Premion Altiero Spinelli kiu celu la disvastigon de scio pri Eŭropo, dotita per 25 000 eŭroj[7].

Referencoj redakti

  1. (se) Ralf Grahn, Ventotenemanifestet[rompita ligilo], Grahnlaw
  2. Noto: Krokodilo-klubo nomita laŭ la restoracio en Strasburgo kie ili renkontiĝis.
  3. Altiero Spinelli - en stark förespråkare av en europeisk konstitution
  4. Se Bieber, Jacqué and Weiler: An Ever Closer Union. A critical analysis of the Draft Treaty establishing the European Union. Luxembourg, 1985.
  5. (en) The Spinelli Group,
  6. (en) Manifesto, Spinelli Group, arkivigita de la orginialo, la
  7. (en) Winners of the Altiero Spinelli Prize for Outreach announced, Public Affairs, la 3-an de decembro 2020

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti