Altkreska junipero

La altkreska junipero (Juniperus procera), estas koniferarbo hejma en la montaroj de orienta Afriko ekde orienta Sudano, suden ĝis Zimbabvo, kaj en la sudokcidenta Araba Duoninsulo[1]. Ĝi estas karakteriza arbo de la Afromontana flaŭro [2] kaj la plej altkreskanta juniperospecio en la mondo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Altkreska junipero
Altkreska junipero en Kenjo
Altkreska junipero en Kenjo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Kupresacoj Cupressaceae
Genro: Junipero Juniperus
Juniperus procera
Hochst. ex Endlicher
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata (LR/nt)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Tiu afrotropisa mezgranda arbo atingas altecon de 20–25 m (malofte de 40 m), kun trunka diametro ĝis 1,5–2 m kaj larĝ-konusa ĝis sfera aŭ neregula arbokrono. La folioj prezentas du formojn, junaĝajn pinglecajn 8–15 mm longajn foliojn je ĝermoplanto, kaj plenkreskajn 0,5–3 mm longajn skvam-foliojn je pli maljunaj plantoj, aranĝite je kontraŭstarantaj duopoj aŭ je rozete starantaj triopoj. La altkreska junipero estas dioika, kun masklaj kaj inecaj strobiloj je apartaj plantoj, sed iuj individuoj estas monoikaj. La strobiloj estas berecaj, kun diametro de 4–8 mm, blu-nigraj kun blankec-vaksa lanugo. Ili entenas 2-5 semojn kaj maturiĝas dum 12-18 monatoj. La masklaj strobiloj longas 3–5 mm, kaj eligis siajn polenojn fru-printempe.

La altkreska junipero estas la sola el la genro kiu troviĝas sude de la ekvatoro, kaj oni supozas ke ĝi relative freŝdate koloniis Afrikon; la specio montras tre malmulte da variebleco asociata kun longa periodo de evoluo [3]. Ĝi estas tre parenca al Juniperus excelsa de sudokcidenta Azio, verŝajne devenanta de komuna praulo kun tiu specio en sudokcidenta Azio.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Vidu : ekoregiono: Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj
  2. "Afromontana" estas specifa scienca termino, ĝi ne egalas al "afrik-montara"
  3. Farjon 2005

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • angle Adams, R. P. 2004 : Junipers of the World: The genus Juniperus. Victoria: Trafford. ISBN 1-4120-4250-X
  • Endlicher S.L. 1847 : Synopsis Coniferarum 26.
  • angle Farjon, A. 2005 : Monograph of Cupressaceae and Sciadopitys. Royal Botanic Gardens, Kew. ISBN 1-84246-068-4.