Altlernejano

studento de iu altlernejo

Pedagogio

Altlernejano estas studento de iu altlernejo, ĉu universitato aŭ de alia altlernejo.

Temas pri fizika persono, kiu plenumis kelkajn kondiĉojn: akceptan ekzamenon aŭ alian akceptan procedon (preskribitan de la koncerna lernejo aŭ ministerio de instruado), estis akceptita por la studado, registrita kaj nun tiu persono kleriĝas en la kadro de sia fakultato aŭ de pluraj fakultatoj. Interalie tiu persono rajtas studi elektitan fakon aŭ fakojn, esti reprezentita en la akademiaj organoj aŭ esti elektita por ili, uzi la ekipaĵon de la lernejo kaj ĝui la sociajn avantaĝojn de studento (ekz. malpli kostaj biletoj por la publika trafiko, en diversaj muzeoj, eventuale ricevi stipendion k.s.). La studento havas devon obei la statuton kaj regularon de la lernejo, pagi la studmonon.

La studento ĉesas esti studento post fino de la studado, aŭ antaŭtempe je sia propra peto aŭ per elimino el la studado (kiel puno pro deliktoj kontraŭ la lerneja statuto) aŭ kiam en la lernejo estis nuligita la studata fako.

La studento rajtas (sed ne estas devigita) partopreni en studentaj organizoj, universitataj sportkluboj kaj aliaj eksterstudaj aktivaĵoj.