Altlernejo de belartoj (Rusio)

Altlernejo de belartoj (Rusio) aŭ la moskva Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo (ruse Моско́вское учи́лище жи́вописи, вая́ния и зо́дчества) estas lulilo de multaj rusiaj artistoj funkciinta ekde 1843 ĝis 1918.

Altlernejo de belartoj
lernejo • konstruaĵa komplekso • rekonilo
Situo
Urbo kun subjekta statuso Moskvo
Ŝtato Rusio
Koordinatoj 55° 45′ 51″ N, 37° 38′ 7″ O (mapo)55.7641613137.63523324Koordinatoj: 55° 45′ 51″ N, 37° 38′ 7″ O (mapo)
Altlernejo de belartoj (Moskvo)
Altlernejo de belartoj (Moskvo)
DEC
Altlernejo de belartoj
Altlernejo de belartoj
Situo de Altlernejo de belartoj

Map

Retejo [http:// Oficiala retejo]
vdr
la ĉefa enirejo

Historio redakti

En 1838 la moskva societo de belartoj luis konstruaĵon en Mjasnickaja strato, 21 por instrui pentrarton al talentaj knaboj senkoste. La bela palaco konstruita laŭ projekto de elstara rusa arkitekto Bazilo Baĵenov fine de la 18-a jarcento troviĝas encentre de Moskvo kaj estas ofte menciata en multaj skribaj fontoj kiel unu el rimarkindaj vidindaĵoj de la rusia ĉefurbo.

En 1843 la societo aĉetis ĝin kaj fondis tie lernejon de pentrarto kaj skulpturo. Ekde 1865 en ĝi oni ankaŭ instruis arkitekturon. Diplomitoj havis samajn rajtojn kaj priveligiojn kiel iliaj kolegoj studintaj en Rusia Akademio de Belartoj (Sankt-Peterburgo).

Ekde 1896 la lernejo iĝis altlernejo (universitato), en kiu oni instruis krome la ĝeneralajn lernofakojn. Studa kurso por pentristoj kaj skulptistoj daŭris ok jarojn, por arkitektoj - dek jarojn.

Post 1918: plua historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rusia Akademio de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo.

Post la Oktobra Revolucio en 1918 la Altlernejo estis reorganizita kaj nomiĝis la Dua Belarta metiejo, ekde 1920 - Alta belarta-teknika metiejo (VĤUTEMAS), ekde 1926 - Alta belarta-teknika instituto (VĤUTEIN), ekde 1930 - la moskva akademia Instituto de balartoj (ekde 1946 - nome de Vasilij Surikov).

En 1986 la Sovetia registaro redonis la konstruaĵon al la nova Instituto de pentrarto, skulpturo kaj belarta pedagogio, laŭ iniciato de fama pentristo Ilja Glazunov. Poste ĝi renomiĝis kiel la Rusia Akademio de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo. Glazunov iĝis ĝia rektoro.

Kelkaj famaj profesoroj kaj diplomitoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti