Vințu de Jos

(Alidirektita el Alvinc)

Vințu de Jos [vincu de ĵos] (hungare: Alvinc, germane: Winzendorf, pli malfrue Unter-Wintz, latine Binstum) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Alba Iulia. Ĝi estas fervoja nodo. La fervoja stacio de Vințu de Jos situas ĉe la norda parto el la du ĉefaj linioj inter Bukareŝto kaj Arad kaj ligas ĝin al Sibiu. Administre al ĝi apartenas 17 pliaj vilagoj, inter ili Inuri, Dealu Ferului, Gura Cuțului, Hategana, Valea Vințului, Vurpăr.

Vințu de Jos
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Alba
Alinome Alvinc (hungare), Winzendorf (germane)
Iama hungara departemento Alsó-Fehér
Situo 45° 59′ N, 23° 30′ O (mapo)45.98888888888923.5025Koordinatoj: 45° 59′ N, 23° 30′ O (mapo)
Vințu de Jos (Rumanio)
Vințu de Jos (Rumanio)
DMS
Alto super maro 217 m
Poŝtkodo 517875
Loĝantaro 5 295 (2002; 3 278 en la vilaĝo)
Kodo laŭ SIRUTA 8835
vdr
Situo en distrikto Alba

Historio redakti

Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1205 (laŭ aliaj: 1248). Ĝi estis fondita de saksoj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér vármegye). En la iama palaco de Gabrielo Bethlen estis ligna baldakeno pentrita ĉ. 1620 verŝajne de János Egerházi Mezőbándi. Ĝi pereis. La komunumo iĝis trafinodo: de tie ĉi forkondukas flanka fervojlinio en la direkto de la Stacidomo de Sibiu, dume la ĉefa estas al Alba Iulia respektive Deva.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 4 192 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 5 232.

Historimonumentoj redakti

Proksime de Vințu de Jos estas la ruinoj de iama dominikana monaĥejo, ekkonstruita en la 14-a jarcento. En la 16-a jarcento Nikolao Kocsárdy transformis ĝin al sekulara kastelo. En tiu kastelo estis mortigita Georgo Martinuzzi.

Fonto redakti

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti