Am schmalen Rain (ĝardena urbo)

La ĉevalferforma Ĝardenurba setlejo Am schmalen Rain (germane: Gartenstadtsiedlung Am schmalen Rain) en Gotao, Germanujo, estas bonega ekzemplo por la de la ĝardenurba movado influita loĝejkooperativ-agado de la 1920-aj jaroj. Sian nomon ricevis la ekzemplo gotaa de malnova areonomo troviĝinta ĉe la enireja strato.

Am Schmalen Rain
Beethovenstraße kun vido de la ĝardenoj de Geschwister-Scholl-placo
Geschwister-Scholl-placo
Geschwister-Scholl-placo kun la ankoraŭ nerestaŭrita Richard-Neuland-domo
Ludejo ĉe la placo Friedensplatz, 2012

La tuto faritis laŭ planoj de la arĥitektoj Richard Neuland kaj Bruno Tamme kiel ankaŭ de la registara ĉefkonstruisto Pfitzmann.

Historio redakti

Komencoj redakti

Fondiĝis en la 19.2.1909 laŭ la principo de kooperativumado (Hermann Schulze-Delitzsch) Gothaer Baugenossenschaft für Beamte und Arbeiter der Eisenbahnerverwaltung eingetragene Genossenschaft mit beschränkter Haftpflicht. Samjare akiris kooperativo sian unuan konstruteritorion en la sudokcidento de Gotao kaj estiĝis Alte Kolonie. Ĉiuj stratoj tieaj nomitis laŭ elstaruloj: Paul von Breitenbach, Friedrich List, Gottfried-Karl Kindermann, Albert von Maybach.

Inter 1909 kaj 1926 alvenis aldone je Alte Kolonie porfamiliaj domoj ĉe la stratoj Boilstädter Straße, der Friedrich-Ebert-Straße kaj Waltershäuser Straße; tiam la nombro de la loĝejoj ade kreskis. En 1923 kreitis en Gotao tuturba evoluigplano kaj regulota distribuo de surkonstruebla areo. Sekve konstruado ĉeurborande treege plifaciligitis kaj efika fundamento de nova setlejo ekestis. En 1925 la estrarano kooperativa kaj la kontrolkomisionaro klopodis pligrandigi la loĝejnombron kaj estiĝis la unuaj planoj pri faro de en si harmonie ĉirkaŭita setlada zono.

Planado kaj konstruo redakti

Pro manko de belaj loĝejoj kaj senlaboreco de multaj la regna registaro decidis organizi vintran urĝecprogramon kio ebligis la rapidan disponigon de grandaj monsumoj por la konstruprojekto. Estante la plej granda konstrukooperativo aĉetis la porfervojista Wohnungsbaugenossenschaft der Eisenbahner e.V. Gotha teritorion de 7,2 hektaroj situantan sude de la fervoja taluso kaj okcidente de Ratsrinne. En 1926 tiu ĉi projekto kun la plano de faro de inter 150 kaj 200 loĝejoj pozitive jesigitis dum kunveno. Municipa administrado kaj landa registaro petitis helpadi kiel ajn. La arĥitektoj Neuland kaj Tamme kandidatis proponante ideojn sub la sekvantaj kondiĉoj:

  1. respekto pri la eksterorda kvieta situo de urba randzono
  2. perfekta enordigo de trafikzonoj por setlejo kun propra kerno kaj magazenoj por provizado de la enloĝontoj
  3. fideleco je la idearo de pioniroj de urba ĝardenumado

La ideoj de Richard Neuland favorigitis - kun kelkaj etaj ŝanĝoj. Fine mendon oficialan ricevis tri arĥitektoj; la unuopuloj responsu pri po unu parton de la setlejo. La komplekso estu en formo de hufo.

La arĥitektoj Bruno Tamme kaj Richard Neuland, lernintoj de la Gotaa Konstrulernejo, estis planintaj jam plurajn aferojn en Gotao (ĉe Maybachstraße). Tamme, Neuland kaj Pfitzmann (li venigitis fare de la vajmara Thüringer Wohnungsfürsorgegesellschaft) promesis bonan kunlaboradon. Individuaj ideoj kunigitis en unu kaj en la 20.12.1926 lotumitis pri la akurata dividiĝo de la zonaro inter la triopo arkitekta.

La unua kostosurtabligo estis - por 161 loĝejoj, tri magazenoj, unu gastejo kaj la kooperativa administrad(ej)o de 1.875.850 markoj.

Detaloj pri la loĝejaro redakti

Pro la fermita komplekso estu kiel eble plej malmultaj liberaeraj tuboj kaj tial ankaŭ pli bona utiligo de ĉiuj areoj estus. Publikaj verdaj zonoj kiel la duonforma de ĉe placo Friedensplatz estu en uzo de herbaro aŭ parko fare de la alloĝantoj: ĉefe ankaŭ al la infanoj estu disponigita multe da ludospaco. Eĉ hodiaŭ ludejo surlokas kiu daŭre estas renkontiĝloko ŝatata somere - ne nur por infanoj! La centro de la setlejo - placo Geschwister-Scholl-Platz - estu publika centro por ĉiuj kaj la ĉefa ejo (Haus 1/1a, nuntempe Richard-Neuland-Haus) estu kvazaŭ urbodomo danke al duflanka ĉirkaŭiĝo per gazonoj kaj ĝenerala provizadcentro.

En ĉiu bloko la arĥitekto antaŭ permesis antaŭĝardeneto kiu laŭstrate diferenciĝas nur detale, ne ĝenerale. La ĝardenoj postdomaj estu centprocente funkciaj. Ili ja variis forme kaj grandece sed ne koncerne la dissplitiĝon je ekonomia kaj plantada partoj. Apud la ekonomia parto, kiun plifirmigis gravelo kaj kiu uzitis de la lavokelo tra liberaera ŝtuparo, troviĝis i.a. eta verda strio, vestaĵpendig-piloj kaj pluvakvujo. La postan ĝardenon finis plantadĝardeno. Arboplantado ĉium necesis permeson fare de la estrarano.

La preparlaboroj je la konstruo de la setlejo Am schmalen Rain, la tera elpreno kaj la aranĝo de la konstruistaj stratoj, sekurigitis fare de la laborigprogramo porsenlaborula Winter-Notstands-Programm. Ĉiuj aliaj laboroj faritis fare de la gotaa metiistaro. Por havi sekuran konekson por piedirantoj kaj aŭtomobilistoj du pontoj faritis en al direkto de la stratoj Pestalozzistraße kaj Friedrich-Ebert-Straße. Ekster tio estiĝis piediranta subpasejo sub la fervoja taluso de la linio inter Eisenach kaj Erfurto por ebligi rektan vojon al la gotaa urbokerno.

Pro ke la menciita laborkrea programo funkciis en pluraj urboj iĝis malabundo da necesaj materialoj. Sekve ne antaŭ februaro 1927 fareblis la unua tranĉo per la ŝpato. Jam en junio de la sama jaro la unuaj domoj ĝojis pri la domsupro-festo. Ĝis somero 1927 la nombro de la engaĝiĝintaj entreprenoj (ĉefe regionaj!) estis 77 kun ĉ. 1200 laboristoj.

En la 19.9.1927 okazis solena domsupra-festo kun 1300 partoprenantoj dum kiu ĉefurbestro Scheffler informis pri la novaj stratonomoj:

  • Am Schmalen Rain (laŭ la tiea malnova kamparo)
  • Beethovenstraße
  • Straßburger Platz (nuntempa nomo Geschwister-Scholl-Platz)
  • Walther-Rathenau-Ring (nuntempe Friedensplatz)
  • Friedrich-Ebert-Straße (je memoro de la unua prezidanto de la Vajmara Respubliko)

Dum la kunsido de la urba konsilantaro de al 10.1.1928 la gotaa urbestro laŭdegis la kosntrukooperativon kaj ties estraranon taksanate la setlejo konstrua juvelaĵo gotaa. Por preventi bankroton en 1928 ĉiuj membroj petis kontribui monsmojn; krome venditis kelkaj grundoj ĉe Siebleber Straße 28, la komercdomo St. Gotthard kaj la bieno de ĉe Walterhäuser Straße 36.

Ŝparmezuroj dumkonstruadaj redakti

La konstruzono Am schmalen Rain aliaranĝitis por povi plialtigi la nombron de la loĝejoj. En oktobro 1927 malŝrumpis la loĝejnombro de 161 je 190, poste ĝis 202. En la porunufamiliaj domoj ofertitis la etaĝoj separite kaj el la supra etaĝo de la ekonomia domo ne iĝis gastigaj ĉambroj sed 12 loĝeoj. En 1935, okaze de la lasta divido de la envicaj domoj, tie estis finfine 269 loĝejoj:

  • 12 unuĉambraj
  • 146 duĉambraj
  • 95 triĉambraj
  • 15 kvarĉambraj
  • 1 kvinĉambraj

Envicaj domoj, kiuj unue estis planitaj por unu familio kaj poste disdonitis separite laŭetaĝe, havis nur en la supra etaĝo banejon kaj necesejon kiuj ĉiuj domanoj komune uzis. Ekster tio fermo interloĝeja ne eblis pro la devo havi liberan aliron kaj subtegmentaren kaj kelen por ĉiuj.

Pro financaj malfacilaĵoj ne realigitis domo sude de Friedrich-Ebert kaj de bakejo. Ankaŭ la multkolora farbado de la domopordoj ne faritis: ili ĝuis nur unukoloran farbiĝon. Parapetoj ankaŭ pli simple kunmetitis per simpla veldado, ne per dekoraciaj pecoj.

De post la milito ĝis 1989 redakti

Ekde la dua duono de la jaro 1946-a ĉiuj loĝejoj ŝate administritis por solvi la loĝejan malabundon kaj malhelpi spekuladon. Disdonis la loĝejojn la municipa ĉi-responda sekcio kune kun la administrantoj de Deutsche Reichsbahn dume la kooperativa estrarano nur informitis kaj apenaŭ povis influi la (mal)akcepton de novaj loĝantoj.

En 1957 la tenadantoj alinomĝis je Gemeinnützige Wohnungsbaugenossenschaft der Eisenbahner e.G.. Inter 1960 kaj 1980 la kooperativanoj plibonigis siajn vivkondiĉojn danke al memaj iniciatoj kaj internajbara helpado. Krome ŝanĝitis iamaj plantadaj zonoj je verdaj parkoj. La tiam ofte mankantaj materialoj nuntempe arĥitekture avantaĝis tiel, ke konserviĝis la setlejo Am schmalen Rain en kvazaŭ originala versio. En 1972 ĝi deklaritis monumentprotektota kio pli favoris neŝanĝiĝon. En tuta Germanujo temas hodiaŭ pri la plej malmulte ŝanĝiĝinta ĝardena urbo. Gajnoj de la diligentaj kooperativanoj devis transdonitaj al la ŝtato.

Post 1989 redakti

Post decido de la urba konsilantaro rilate al la setlejo Am schmalen Rain la tuto deklaritis restaŭrota zono. Sekve ĝi reĝuis atentiĝon fare de multaj gotaanoj kaj de la urboplanistoj. En 1995 eniris la setlejo la federacian-federaciŝtatan programaron Städtebauliche Sanierungs- und Entwicklungsmaßnahmen kaj la unuaj renovigoj okazis ĉe Geschwister-Scholl-Platz. Fakuloj okupiĝis pri la ekseraj pucoj, ŝtuparoj, fenestroj, pordoj kaj elpensis agrablajn farbadkonceptojn. Inter 1996 kaj 2003 la angulaj domoj de ĉe Geschwister-Scholl-Platz restaŭritis kaj modernigitis. En 2001 la rebrilanta urba ĝardeno Am schmalen Rain premiitis per la turingia premio monumentprotekta Thüringer Denkmalschutzpreis.

En 2010 ekstere restaŭritis la du domovicoj inter la angulaj ejoj ĉe Geschwister-Scholl-Platz. Komence ĉiuj neoriginalaj alikonstruitaĵoj forigitis kaj la tegmentoj tute novigitis. Poste alvenis novaj ŝtupar-alirejoj kaj terasoj malantaŭaj. Post renovgoj de la fasadoj, fenestroj, fenestrokovriloj/persienoj, terasaj parapetoj kaj dompordoj finiĝis la refunkciigoj (2010). En 2011 sekvis la revivigo de la ĝardenoj, novigo de la ĝardenaj padoj kaj la enkorpigo de la rubujstariglokoj. Lastpaŝe ĉiuj latbariloj faritis laŭ originalaj planoj. Ofte paralele antaŭplanitis internaj restaŭradoj.

Novigo de la ekstera fasado de la konstruaĵkomplekso de la kompleta strato Friedrich-Ebert-Straße estis en 2011/12. De tiam ĝi belas en siringoviola koloro.

Societa laboro redakti

En la 10.9.2008 fondiĝis la amikara societo Förderverein Am schmalen Rain. Ĝi engaĝiĝis pri al konservo de la kooperativa domaro, antaŭenpuŝas la kulturon kaj subtenas la kontaktojn inter la enloĝantoj. Krom la organizo de festoj ankaŭ daŭre necesis reklamo prisetleja ene de la gotaanoj.

Literaturo redakti

  • Festschrift 100 Jahre Gemeinnützige Wohnungsbaugenossenschaft der Eisenbahner e.V. Gotha
  • Festschrift 80 Jahre Gartenstadtsiedlung Am schmalen Rain

Eksteraj ligiloj redakti

50.93457910.69298

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gartenstadtsiedlung „Am schmalen Rain“ en la germana Vikipedio.