Amarcord estas filmo de 1973, reĝisorita de Federico Fellini. Ĝi estas inter liaj plej famaj kaj certe la plej aŭtobiografia inter liaj filmoj.

Amarcord
filmo
Originala titolo Amarcord
Originala lingvo itala lingvo • antikva greka lingvo
Kina aperdato 1973, 22 mar. 1974
Ĝenro arta filmo, rakonto pri plenkreskiĝo, komedia filmo, filma dramo
Kameraado Giuseppe Rotunno
Reĝisoro(j) Federico Fellini
Produktisto(j) Franco Cristaldi
Scenaro Federico Fellini • Tonino Guerra
Loko de rakonto Italio
Muziko de Nino Rota
Rolantoj Bruno Zanin • Armando Brancia • Pupella Maggio • Giuseppe Ianigro • Nando Orfei • Ciccio Ingrassia • Magali Noël • Nella Gambini • Antonino Faà di Bruno • Alvaro Vitali • Aristide Caporale • Marcella Di Folco • Maria Antonietta Beluzzi • Josiane Tanzilli • Franco Franchi • Luigi Rossi • Francesco Maselli • John Karlsen • Paolo Baroni • Carolyn De Fonseca
Honorigoj David di Donatello for Best Film • Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo
IMDb
vdr

La titolo deriviĝas de la esprimo "a m'arcord" (mi memoras) el la romanja dialekto. Scenejo de la filmo estas la naskiĝurbo de Fellini, Rimini, tamen en la 1930-aj jaroj, tiel ke la plej multaj scenoj estis filmitaj en rekonstruaĵoj en Romo.

La filmo prezentas jaron en la vivo de dekses-jarulo, Titta, en la epoko de itala faŝismo (Fellini havis 16 jarojn en 1936).

En 1975 la filmo ricevis Akademian Premion kiel "plej bona ne-usona filmo" kaj Bodil-premion kiel "plej bona eŭropa filmo".