Amartya Sen

barata ekonomikisto

Amartya SEN (अमर्त्‍य कुमार सेन) estas barata ekonomikisto kiu famiĝis pro siaj laboroj pri malsatego, la mekanismoj malantaŭ malriĉeco kaj la teorio pri homa disvolviĝo. En 1998 li gajnis la Nobel-premion pri ekonomiko[1] pro sia teoria laboro pri la etikaj aspektoj de la ekonomio kaj lia batalo kontraŭ la monda malriĉeco.

Amartya Sen
Nobel-premiito
Persona informo
অমর্ত্য সেন
Naskiĝo 3-an de novembro 1933 (1933-11-03) (90-jaraĝa)
en Shantiniketan
Religio ateisto vd
Lingvoj anglabengala vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Universitato de KolkatoTrinity CollegeUniversitato Visva-BharatiUniversitato de Kembriĝo • Patha Bhavana • St Gregory's School vd
Familio
Patrino Amita Sen vd
Edz(in)o Nabaneeta Dev Sen • Eva Colorni • Emma Georgina Rothschild vd
Infanoj Antara Dev Sen • Nandana Sen vd
Parencoj Renata Colorni • Eugenio Colorni • Ursula Hirschmann vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto • filozofoverkistosociologo vd
Laborkampo ekonomiko de disvolviĝo vd
Doktoreca konsilisto Joan Robinson vd
Verkado
Verkoj Disvolviĝo kiel Libereco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivkuro redakti

Amartya Sen studis en la Trinity College de Cambridge, kie li licenciiĝis en 1956 kaj doktoriĝis en 1959. Li estis profesoro pri ekonomiko en la universitatoj de Kalkato, Delhi, Oksfordo, Londono kaj Harvard. De 1997 al 2004 li estis estro de la Trinity College de Cambridge. En 2020 li gajnis la Pacpremion de la germana librokomerco[2].

Pri malriĉeco redakti

En sia libro Freedom is progress (Libereco estas progreso), 1999 ), li argumentas, ke progreso, disvolviĝo konsistas el la forigo de malliberecoj. Vastigi la liberecon de homoj estas celo kaj rimedo por disvolviĝo. Ĉi tiu libereco povas esti ekonomia libereco, sed ankaŭ politika libereco, sociaj provizoj (edukado, sanservo), garantio de malfermiteco kaj socia sekureco. Disvolviĝo do estas pli ol nur kresko de nacia enspezo. La pliiĝo de libereco estas por ĉiuj landoj kaj ne estas sole rezervita al riĉaj landoj. Laŭ la kompreno de Sen, malriĉeco ne signifas sole malaltaj monenspezoj, sed ĝenerala manko de ŝancoj por homoj vivi tiel kiel ili volas. Li disvolvis ĉi tiun 'capabilities approach' (kapablan aliron) kune kun la usona filozofo Martha Nussbaum. Ĉi tiu vidpunkto kondukis al la kreo de la jarraporto pri la homa disvolviĝo de la PNUD .

 

Referencoj redakti