Datumarego

(Alidirektita el Amaso da datumoj)

En statistiko kaj informadiko, la termino datumarego (angle big data, laŭvorte «granda datumaro») estas termino, kiu indikas kolekton da datumoj karakterizataj per tri fundamentaj konceptoj: amplekso, rapideco kaj diverseco. Pro siaj karakterizaĵoj, tiaj datumkolektoj bezonas altnivelajn statistikajn kaj komputajn metodojn kaj analizajn teĥnologiojn por ekstrakti valoron aŭ scion[1]. En la datum-scienco, la termino estas uzata por indiki la kapablon analizi, eltiri informojn, kaj rilatigi grandegan kvanton da heterogenaj (kaj strukturitaj, kaj senstrukturaj) datumoj; la analizo celas malkovri korelacion inter malsamaj (pasintaj aŭ estantaj) fenomenoj kaj antaŭdiri la estontajn. Grandegaj datumoj povas esti uzataj por diversaj celoj, inkluzive mezuri la agadon kaj la rendimenton de organizo, aŭ analizi komercan procezon[2].

Arta ilustraĵo de fluo de granda kvanto da ciferecaj datumoj
Pliiĝo en la kvanto de tutmondaj ciferecaj informoj stokitaj

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti