Amasproduktado estas produktado en granda kvanto de la samaj produktoj per eluzo de normigo de produkteroj, divido de la laborprocesoj (ĉenstabla laboro), efikigo de la laboro per novaj teknologioj.

Amasproduktado de aviadiloj

Historio

redakti

Dum jarcentoj dominis la manlaboro en branĉo de la produktado. La metion anstataŭis dum la industria revolucio maŝinoj. Meze de la 19-a jc. aperis en Usono la meĥanizo, kiu baziĝis je ŝanĝeblaj produkteroj kaj labordivido.

Kvankam la ŝanĝeblan sistemon elpensis la franca armilforĝisto "Honore Le Blanc" en mezo de la 18-a jc., pluevoluigis usona Eli Whitney (ekde 1796), kiu produktis dum du jaroj 15.000 musketojn.

Hodiaŭ oni ligas la amasproduktadon al la fordismo, kiam ĝi ekfloris kaj disvastiĝis. Tio ebligis salajroaltigon kaj produkton de malmultekostaj produktoj.

La amasproduktado bezonas grandan merkaton kaj tio ofte kaŭzis ekonomiajn problemojn (pro manko de sufiĉa aĉetpovo). Kvankam la amasproduktado komence ne ebligis variojn de la produktitaj artikloj, per apero de komputiloj, robotoj, la amasproduktado iĝis pli fleksebla, plenumante eĉ malgrandajn merkatajn postulojn.

Vidu ankaŭ

redakti