Amazonaj papagoj estas komuna nomo por la papagoj de la genro Amazona. Ili estas mezgrandaj papagoj indiĝenaj de la Nova Mondo kun teritorioj el Sudameriko ĝis Meksiko kaj Karibio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amazona
Kuba amazono
Biologia klasado
Regno: Animalia]]
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Genro: Amazona
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plej amazonaj papagoj estas ĉefe verdaj, kun brilaj koloroj kiuj dependas el la specio kaj povas esti tre buntaj. Ili manĝas ĉefe semojn, nuksojn, kaj fruktojn, suplementita de folia materialo.

Multaj amazonaj papagoj havas rimarkindan kapablon imiti homan paroladon kaj aliajn sonojn. Parte pro tio, ili estas popularaj kiel maskotoj aŭ akompanaj papagoj, kaj malgranda industrio disvolviĝis por bredi papagojn en kaptiveco por tiu merkato. Tiu populareco kondukis al la fakto, ke multaj papagoj estis kaptitaj el la naturo ĝis etendo ke kelkaj specioj iĝis minacataj. La Konvencio CITES malleĝigis la kapton de naturaj papagoj por la maskota komerco kiel klopodo helpi protekti la naturajn populaciojn.

Kelkaj specioj redakti

 
Festamazono (Amazona festiva), ilustraĵo de Keulemans, 1891

Bibliografio redakti

  • Caparroz, R. kaj J.F. Pacheco, 2006: A homonymy in Psittacidae a new name for Salvatoria Miranda-Ribeiro. Ararajuba: Rev. Brasileira de Ornitologia. V. 14, n 2, pp. 91–93.