Amazonio (subŝtato)

subŝtato de Brazilo
(Alidirektita el Amazono (ŝtato))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Amazonio

Amazonio (portugale: Amazonas [amaZOnas]) estas la (aree) plej granda ŝtato de Brazilo.[5]

Amazonio
portugale Amazonas

Flago de Amazono

Blazono de Amazono

Flago de Amazono Blazono de Amazono
subŝtatoj de Brazilo
Himno: Himno de la ŝtato de Amazono
Nomo de la loĝanto: amazonano
Situo de Amazonio
Situo de Amazonio
Situo
 - Regiono Norda
 - Limnajbaroj Rorajmo, Parao, Mato-Groso, Rondonio kaj Akro
 - Mezoregionoj 4
 - Mikroregionoj 13
 - Municipoj 62
Ĉefurbo Manaŭo
Registaro Nuntempa
 - Ŝtatestr(in)o Wilson Lima ()
(ekde 1-a de januaro 2019)
Registaro de 2015 ĝis 2018
 - Ŝtatestr(in)o José MELO (PROS)
 - Vicŝtatestr(in)o Henrique OLIVEIRA (SD)
 - Federaciaj deputitoj 8
 - Ŝtataj deputitoj 24
Areo  
 - Entute 1 570 745 km² (1º)[1]
Loĝantaro 2009
 - proksimume 3 393 369 [2] loĝ. (15º)
 - Loĝdenso 2,05 loĝ./km² (26º)
Ekonomio 2006
 - MEP R$ 39 766 086[3] (14º)
 - MEP po kapo R$ 11 829 [3] (9º)
Sociaj indikiloj 2005
 - IHD 0,780 (2005)[4] (13º) – meza
 - Vivdaŭro 73,4 jaroj (7º)
 - Analfabetismo 7,9% (8º)
Horzono UTC-3
Klimato Ekvatoria Af, Am
Mallongigo BR-AM
Retejo www.amazonas.am.gov.br
Mapo de Amazonio
Mapo de Amazonio
vdr

Ĝi situas nord-okcidente de la lando ĉe rivero Amazono kaj limas al Kolombio kaj Peruo. Ĝi posedas la plej altajn regionojn de Brazilo (monto Pico da Neblina atingas 3.014 m), sed ankaŭ vastajn areojn kun alto de malpli ol 100 m super marnivelo.

Gravaj urboj estas Manaus kaj Manacapuru, Tefé, Parintins kaj Itacoatiara.

La flago estis adoptita per leĝo de la 14-a de januaro 1982. Ĝiaj 25 steloj simbolas la 25 municipojn, en kiujn la provinco estis dividita en 1897.Stelo pli granda simbolas la ĉefurbon Manaus. Du blankaj strioj simbolas esperon kaj ruĝa strio superitajn malfacilaĵojn.

Vidu ankaŭ redakti

Esperanto en Amazona Ŝtato redakti

En 1945, Sebastião Augusto movadis tie.

Estas nuntempe Esperanto-movado en Manaus kaj Presidente Figueiredo.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"
  2. [1]
  3. 3,0 3,1 [2]
  4. [3]
  5. Rimarko: Sylla Chaves en la "Oportuna poŝvortaro esperanta-portugala" (2008, paĝo 36) proponas la vorton "Amazono" por la ŝtato kaj por la rivero, kaj vorton "Amazonio" por la ekologia regiono.

Eksteraj ligiloj redakti