Ambasado estas la plej alta nivelo de diplomatia reprezento de unu lando en la suverena teritorio de alia. Sekve, la ambasadoro, kiu estas la direktoro de la ambasado, havas la plej altan rangon de diplomatia reprezentanto. Havi ambasadon estas plena rekono de la gastiga lando. La Diplomatia misio estas grupo de personoj de unu ŝtato kiu reprezentas sian ŝtaton ĉe alia ŝtato.

La funkcioj de la ambasado kutime inkluzivas:

  • Pritraktante la politikajn kaj armeajn aferojn komunajn al la du landoj
  • Instigi kulturajn kaj sociajn ligojn inter la landoj
  • Solvado de problemoj en komercaj rilatoj inter la landoj
  • Asistado al civitanoj de la lando en mizero (kutime farita fare de la Konsula Sekcio)
  • Prilaborado de petoj por eniri la landon reprezentitan de la ambasado (vizoj)

La ambasado kontrolas malgrandan terenon, nomatan ambasadejo, kiu laŭ la internacia juro apartenas al la teritorio de la reprezentata ŝtato kaj sur kiu la ambasado havas sian oficejon. Tamen, diplomatia misio havas diplomatian imunecon, kaj estas traktata kvazaŭ ĝi estus soverena teritoria tereno de la lando reprezentita en ĝi kaj tial ne eblas eniri la ambasadteritorion sen permeso, sed ĝia diplomatia personaro estas submetita al la leĝoj de la stato en kiu ĝi situas.

Vidu ankaŭ redakti