Ambasadoro de bonvolo
Ambasadoro de bonvolo estas rolo donita de organizoj al famulo por labori por la ideoj kaj celoj de la organizo kaj disdoni ilin en diversaj landoj kaj loĝantaroj.
Landoj kaj multaj organizoj, inkluzive de agentejoj de UNICEF de Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj aliaj, uzas bonvolajn ambasadorojn por disvastigi siajn celojn.
Multaj ŝtatistoj kaj famuloj servas kiel ambasadoroj de bonvolo. Eksa usona prezidanto William J. Clinton, kantisto Shakira, operkantistino Barbara Hendrix, futbalisto Leo Messi, aktorino Emma Watson kaj aktorino Millie Bobby Brown estas ekzemploj.
Vidu ankaŭRedakti
- Honora konsulo
- Ambasadoro de Bonvolo de la Internacia Fonduso por Krizoj de Unuiĝintaj Nacioj
- Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado