Encinedo

(Alidirektita el Ambasaguas)

Encinedo [enziNEdo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Cabrera, en la sudokcidento de la provinco. Encinedo estas etimologie rilatebla al Anzinaro. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj la galegan.

Encinedo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24745
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 623  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 6° 36′ U (mapo)42.270833333333-6.5941666666667Koordinatoj: 42° 16′ N, 6° 36′ U (mapo) [+]
Alto 997 m [+]
Areo 195,01 km² (19 501 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Encinedo (Provinco Leono)
Encinedo (Provinco Leono)
DEC
Encinedo
Encinedo
Situo de Encinedo
Encinedo (Hispanio)
Encinedo (Hispanio)
DEC
Encinedo
Encinedo
Situo de Encinedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Encinedo [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; La Cabrera plej sudokcidente, helverde.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Ambasaguas, La Baña, Castrohinojo, Encinedo, Forna, Losadilla, Quintanilla de Losada, Robledo de Losada, Santa Eulalia de Cabrera kaj Trabazos, okupas totalan areon de 195,01 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 661 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 140 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de La Cabrera estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti