Ambel [amBEL] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Ambel
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50546
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 248  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 1° 37′ U (mapo)41.7953524-1.615602Koordinatoj: 41° 48′ N, 1° 37′ U (mapo) [+]
Alto 584 m [+]
Areo 61,455336 km² ( 614 5.5 336 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ambel (Provinco Zaragozo)
Ambel (Provinco Zaragozo)
DEC
Ambel
Ambel
Situo de Ambel
Ambel (Hispanio)
Ambel (Hispanio)
DEC
Ambel
Ambel
Situo de Ambel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ambel, Aragon [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo.

Ambel estas municipa teritorio en la sudokcidenta parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion inter tiuj de Bulbuente norde, Borja oriente kaj Tabuenca kaj Talamantes sude.

Proksime de ĝia teritorio estas la Natura Parko Moncayo.

Ĝenerale la municipa teritorio limas kun Bulbuente, Borja, Tabuenca, Talamantes, Añon de Moncayo kaj Alcalá de Moncayo.

La loĝloko Ambel mem estas je 72 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, 10 km de Borja kaj 3 km de Bulbuente.

Ĝi estas sur 575 msm, inter Bulbuente norde kaj Talamantes sude.[1]

Historio redakti

 
Palaco.
 
Mudeĥara ermitejo.

La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Ambel estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Ambel kaj ĝia kastelo ekzistas ekde 1137. La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj ĝi ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj.

En la 21a de julio 1151, Ramón Berenguer la 4-a donis la lokojn kaj kastelojn de Ambel kaj Alberite (inter aliaj) al la Templanoj kontraŭ Borja kaj Magallón. En 1308 ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano.

Ambel demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Ambel oni malaltiĝis ĝis nunaj 253 loĝantoj.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, vitejoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la palaco de Sanktajohanistoj, la preĝejo, ermitejo kun mudeĥara sonorilturo; kaj naturaj lokoj kiel la muelejo kaj puto.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Guillermo Carranaz, Patrimonio Hidráulico en la Cuenca del río Huecha, tomo II, Talamantes, Ambel, Bulbuente, ISBN 978-84-9911-492-7, Publicación del Centro de Estudios Borjanos e Institución Fernando el Católico; 29/8/2018

Eksteraj ligiloj redakti