Ambrozia kanto estas la nomo por liturgio kaj eklezia muziko ekestintaj en la 4-a jarcento, kiu konserviĝis en la regiono ĉirkaŭ Milano kaj en la valoj de la Kantono Tiĉino ĝis nuntempe.

Historio redakti

 
Ambrozio de Milano; mozaiko en la preĝejo Sankta Ambrozio je Milano, farita verŝajne jam dum la vivo de Ambrozio

En la kvara jarcento en Italujo okazis liturgiaj kaj muzikaj reformoj. Ili deiris de Romo kaj Milano. La milanaj reformoj estis nomataj laŭ la episkopo Ambrozio de Milano (374–397), kvankam ili nur en pli malfrua epoko estis notataj. La origino de la ambrozia kanto estas la orienta eklezio: Milano tiam havis plurajn grekajn episkopojn.

Ambrozio novordigis la ceremonion de la antaŭfestoj, por fari ĝin pli alloga por la popolo, kaj enkondukis himnojn kaj antifonojn. Laŭ lia biografiisto li unuafoje ekkantis ĉi tiujn novajn kantojn, kiam imperiestrino Justina sieĝis lin kaj liajn fidelulojn en la milana baziliko.

La anstataŭado de la ambrozia per la gregoria eklezimuziko ne okazis en paco. Karolo la Granda, klopodante unuecigi la eklezian muzikon kaj la liturgion, iris persone al Milano, por ekstermi la ambroziajn muzikaĵojn. Episkopo Eŭgenio tamen savis la milanan heredaĵon. Ankaŭ la papo Nikolao la 2-a, Pier Damiani kaj Gregorio la 7-a provis pli malfrue ekstermi la restojn de la ambrozia kanto, sed la kardinalo Karlo Boromeo kaj lia kuzo, kardinalo Federiko Boromeo, protektis la malnovajn kantojn.

La ambrozia himno konserviis en Milano, en kelkaj preĝejoj de la svisa kantono Tiĉino, aparte en la Valo de Blenio, en la Valo de Leventina und der Riviera (Episkopejo Lugano).

La plej malnova bone konserviĝinta skribaĵo estas la Antiphonarium Ambrosianum el la 12-a jarcento, nun en la Brita Muzeo je Londono. Krom tio ekzistas ankoraŭ fragmentoj el la 10-a jarcento kaj tute nelegebla palimpsesto el la 7-a jarcento. En 1475 oni unuafoje presis la meslibron Missale Ambrosianum. Karlo Boromeo eldonis en 1582 kaj 1588 novan brevieron, klopodante ree alproksimiĝi al la origino de ĉi tiu muziko.

Dom Guerrino Amelli (1848–1933) komencis en 1881 denovan reformon de la ambrozia kanto kaj publikigis en 1883 la libron Directorium Chori kaj kolekton da meskantaĵoj. Dom Gregory Sunol dediĉis sian tutan vivon al la esploro kaj eldono de ambrozia muziko. Li ellaboris la gravecon de ĉi tiu muziko por la ekesto de la latina eklezimuziko.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • The New Oxford History of Music, Vol. II: Early Medieval Music up to 1300. Londono 1954

Eksteraj ligiloj redakti