Felikso la 5-a (kontraŭpapo)

(Alidirektita el Amedeo la 8-a (Savojo))

Felikso la 5-a (4-a de septembro 1383, Chambéry7-a de januaro 1451, Ĝenevo) - origine Amadeo la 8-a de Savojo, „la Pacema“, („il Pacifico“) – estis de 1439 ĝis 1449 la lasta katolika kontraŭpapo.

Amadeo la 8-a de Savojo
Duko de Savojo, kontraŭpapo
Felikso la 5-a en la Nurenberga Kroniko
Felikso la 5-a en la Nurenberga Kroniko
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1383 (1383-09-04)
en Chambéry
Morto 7-an de januaro 1451 (1451-01-07) (67-jaraĝa)
en Ĝenevo
Tombo Sindone Chapel vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germanalatina vd
Familio
Dinastio Savoja dinastio vd
Patro Amadeo la 7-a, grafo de Savojo vd
Patrino Bonne of Berry vd
Gefratoj Humbert de Savoie • John IV, Count of Armagnac • Bernard d'Armagnac, Count of Pardiac • Bona di Savoia • Joan of Savoy • Bonne of Armagnac • Mary of Armagnac • Anne of Armagnac • Jeanne of Armagnac • Beatrix of Armagnac vd
Edz(in)o Mary of Burgundy vd
Infanoj Margaret of Savoy, Duchess of Anjou • Marie of Savoy, Duchess of Milan • Ludoviko la 1-a • Bonne of Savoy • Philip of Savoy, Count of Geneva • Margaret di Savoia • Anthony di Savoia • Anthony di Savoia • Amadeus di Savoia, Prince of Piedmonte vd
Profesio
Okupo militisto • katolika sacerdoto • papo vd
Laborkampo papeco • skismo vd
1-a Duko de Savojo
Amadeo la 8-a
Dum 13911416 grafo
14161440 duko
Sekvanto Ludoviko la 1-a, lia filo
Kontraŭpapo de la katolika eklezio
Felikso la 5-a
Dum 14391449
Antaŭulo papo Eŭgeno la 4-a
Sekvanto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Amadeo estis filo de grafo Amadeo la 7-a de Savojo („la ruĝa grafo“) kaj ties edzino Bona, filino de duko Johano de Berry. En 1391 li sekvis sian patron kiel grafo de Savojo.

En 1416 li estis nomumita duko de Savojo far imperiestro Sigismondo kaj de 1418 li ankaŭ estis princo de Piemonto.

En 1434 li transdonis la politikan laboron al sia filo kaj retiriĝis en monaĥejon ĉe la lago de Ĝenevo, kie li fondis la kavaliran Maŭrican ordenon.

En 1439, dum la Koncilio de Bazelo li estis elektita kiel kontraŭpapo (kontraŭ papo Eŭgeno la 4-a) la 5-an de novembro. Li rezidis en Ĝenevo, Laŭzano kaj Bazelo. Li estis agnoskita nur en Aragono, Hungario, Bavario kaj Svisio. Finfine li rezignis (7-a de aprilo 1449) - dolĉigita de pluraj privilegioj. Sed li restis kardinalo ĝis sia morto 1451. Li estas klasigita kiel la lasta kontraŭpapo en historio.