Amelo (aŭ amelfarunofekulo) estas organika kombinaĵo, polisaĥarido, priskribebla per la kemia formulo (C6H10O5)n. Ĝi estas grava polimera karbonhidrato de la plantoj, kiu deponas, kolektas la superfluan energion tiuforme. Troviĝas ĉefe, grandkvante en la grajnoj de legumenacoj kaj poacoj kaj la tuberoj de terpomoj.

La ĉeesto de amelo pruveblas per jodo, kiam aperas malhele blua koloriĝo. La amelo havas helikoforman konstruon, en kiu la jodo troviĝas en la interna parto de la helico.

Dum amelo estas unu el la ĉefaj kaloriaj resursoj por homoj kaj bestoj, ĝi estas ankaŭ uzata por rigidigi tolaĵojn aŭ densigi bakaĵojn kaj saŭcojn.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Kawamura, Sin'itirô, 1963, Studoj pri ameloj de legumenoj, Kawamura, Mikityô, Faculty of Agriculture, Kagawa University, 49 p.

   amelo en ReVo

Eksteraj ligiloj redakti