La Amerika hematopo (Haematopus palliatus) estas birda specio membro de la familio de Hematopedoj en ordo de Ĥaradrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika hematopo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Hematopedoj Haematopodidae
Genro: Haematopus
Specio: H. palliatus
Haematopus palliatus
Temminck, 1820
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

La Amerika hematopo troviĝas en la Atlantika marbordo ekde Novanglio en Usono ĝis Patagonio sude kaj en la Pacifika marbordo ekde Kalifornio ĝis suda Ĉilio. Komence de la 19a jarcento malaperis de lokaj bredejoj en nordorienta Usono, sed post ekprotektado reaperis en tiuj lokoj. La Amerika hematopo rilatas rekte al marbordaj medioj. Ili nestumas kaj en strandoj kaj en marbordaj insuloj kaj manĝas ĉefe marajn senvertebrulojn: krabojn, vermojn, ostrojn, foje fiŝetojn. La larĝa, fortika beko estas uzata por malfermi moluskojn.

Aspekto redakti

 

Tiu birdo estas markita de sia nigroblanka korpo kaj longa maldika ruĝoranĝa beko. Tiu vadbirdo estas ĉirkaŭ 42 – 52 cm longa. Ili estas markitaj de nigroblanka plumaro, flavaj okuloj -kun ruĝoranĝkolora ringo-, rozkoloraj kruroj kaj ruĝa beko -iom oranĝokolora-. Pli specife ili havas nigrajn kapon, kolon, bruston, pli grizan aŭ brunan dorson kaj blankajn subajn partojn kaj flankajn partojn inter brusto kaj dorso. Dumfluge estas videblaj nigraj partoj, nigraj flugiloj kun blanka meza strio. De sube videblas klare nigre kapo kaj kolo, ruĝege beko kaj okuloj kaj la tuta suba parto blankege.

Diferenciĝo redakti

La Amerika hematopo povas esti konfuzita kun la Magelana hematopo, Haematopus leucopodus, kiu loĝas pli sude, sed povas supreniri dum la Amerika hematopo povas malsupreniri kaj ambaŭ povas koincidi ĉe Ĉiloé kaj golfo de Ankud. La unua diferenciĝo markita estas la pli bruna dorso de la Amerika hematopo dum tiu de la Magelana hematopo estus pli nigra. Tamen foje povus esti malfacile konstati ĉu temas pri malhelbruna aŭ helnigra.

Dua diferenciĝo estas la ĉirkaŭokula ringo, kiu estas ruĝoranĝa en la Amerika hematopo kaj flava en la Magelana hematopo, Haematopus leucopodus. Tria diferenciĝo estas konstantebla nur dumfluge. Amerika hematopo havas mezan blankan strion en supra parto de flugiloj, dum en la Magelana hematopo, tiu blanka parto estas pli granda kaj ne kiel strio sed kiel trianglo kiu okupas ankaŭ la malantaŭan parton de flugilo.

Reproduktado redakti

Hematopoj demetas du aŭ tri ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum 24-27 tagoj kaj zorgas la idojn dum 34-37 tagoj.

Kutimoj redakti

Vintre ili ariĝas laŭlonge de marbordo. Ili estas sociaj popare aŭ poare.

Ili manĝas marajn senvertebrulojn: krabojn, vermojn, ostrojn, foje fiŝetojn. La larĝa, fortika beko estas uzata por malfermi moluskojn.

Ili bruemas per laŭta pepado uiii kaj dum ekflugo iu pirip-pirip.

Aliaj redakti

Kvankam loĝantaroj de Amerika hematopo en Usono estas malmultnombraj, la specio ne estas protektata de speciala statuso. Ĝi estas nur listata kiel specio malpliigata de minacoj, kiel ĝenerala disvolviĝo kaj distra uzado de bredejaj strandoj.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti