Amfiarao (helene Αμφιάραος, latine Amphiaraus) estis en la helena mitologio unu el la sep armeestroj en la milito Sep kontraŭ Tebo.

Amfiarao
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Oecles
Patrino Hypermestra
Edzo/Edzino Erifilo
Infanoj Demonassa • AlkmeonoAmfiloko (filo de Amfiarao) • Catillus • Alexida • Euridice
vdr

Li estis filo de la reĝo Oikleo kaj majstris per la orakola arto. Kiam arga reĝo Adrasto, lia bofrato, organizis armeon kontraŭ Tebo, Amfiarao tiun ĉi militon ne subtenadis kaj rifuzis ĝin ĉeesti. Li ankaŭ sciis, ke tiu ĉi milito ne estas bonvenata de dioj.

Tiam la aferon solvis Poliniko, filo de forpelita teba reĝo Edipo, de kiu lia frato Eteoklo senigis regadon en Tebo. Poliniko vizitis Erifilon, edzinon de Amfiarao. Ŝi jam pli frue glatigis kverelojn inter sia edzo kaj sia frato. Poliniko, kredante ŝian influon, alportis al ŝi raran, eĉ sorĉan kolieron. Antaŭ longaj tempoj donacis ĝin diino Afrodita al la prapatrino de familiaro Harmonia. Por tiu ĉi raraĵo Erifilo glatigis kverelon inter Adrasto kaj Amfiarao kaj ŝia edzo fakte alligis sin al la militiro kontraŭ Tebo.

Dioj vidigis multajn signojn kontraŭ la milito. Aldoninĝis al ili ankoraŭ unu bedaŭrinda evento: kiam la arga armeo jam militiris kontraŭ Tebo, en Nemeo, kie regis la reĝo Likurgo, soldatoj petis pri akvo knabinon, kiu zorgis pri lulinfano. Ŝi estis Hipsipila, estinta reĝino sur la insulo Lemno, filino de la reĝo Thoanto. Ŝi venis en Nemeon kiel sklavino. La infano estis reĝido Ofelto. La vartistino metis ĝin teren kaj iris al la soldatoj montri la fonton. Intertempe alrampis al la infano granda serpento kaj mortigis ĝin. Amfiarao konsideris tion esti plua signo de malfavoro de dioj.

La soldataro poziciiĝis antaŭ la pordegoj kaj ĉiu el la armeestroj atakis unu el ili. Tie Tideo estis trafita per ĵetlanco en la ventron. Lia gardistino, diino Atena, elpetis de la plej alta dio Zeŭso eliksiron por savo de la Tidea vivo. Antaŭ ŝia reveno mortigis Amfiarao teban batalanton kaj ĝian duonigitan kapon li alportis al Tideo. Li el ĝi trinkis la cerbon por altigo de siaj fortoj kaj batalkapablo. En tiu momento ekvidis lin Atena kaj pro abomeno elverŝis la eleksiron teren. Tideo poste pro sia vundo mortis.

Tebanoj gvidataj de Kreono kontraŭatakis kaj forkurigis la argeanojn. Amfiarao fuĝis en sia veturilo. La persekutantoj preskaŭ trafis lin per siaj ĵetlancoj, kiam Zeŭso trafis lin per sia fulmo kaj Amfiarao malaperis en submondon, kie li onidire regas "viva inter mortintoj".

Reflekto en la artoj redakti

  • Esĥila tragedio Sep kontraŭ Tebo
  • Odiseado de Homero
  • vaza pentraĵo el la unua duono de la 6-a jarcento a.K. Amfiarao ekveturas en militon kontraŭ Tebo (Ĝi troviĝas en ŝtataj muzeoj en Berlino).