Amfibrako

metrika piedo, konsistanta el longa (aŭ akcenta) silabo inter du mallongaj (aŭ senakcentaj) silaboj

Amfibrako (de malnova greka, "ambaŭflanke mallonga") estas trisilaba versero, konsistanta el unu longa aŭ akcenta silabo inter du mallongaj aŭ senakcentaj silaboj. Oni kutime notas ĝin per ∪—∪. Ekzemploj: "doloro" (unu amfibrako), "Tra densa | mallumo | briletas | la celo" (kvar amfibrakoj).

Famaj ekzemploj redakti

Seriozaj "movadaj" poemoj de Zamenhof ofte estis amfibrakaj, ekz-e kaj La Vojo kaj la Preĝo sub la Verda Standardo konsistas el po kvin ok-versaj strofoj alternantaj kvaramfibrakajn kaj triamfibrakajn versojn laŭ la skemo 4-3-4-3 4-4-4-3.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti