La Amiena Ĉarto estas grava referenca dokumento de la franca sindikatismo.

Historio redakti

En oktobro 1906, la kongreso de la ĜKL (Ĝenerala Konfederacio de la Laboro, france CGT) akceptis tekston, kiu ekde 1912 estis nomita « Amiena Ĉarto », kaj plu restas la teoria referenco de la sindikatismo, precipe de ĝia revolucia branĉo, en Francio. Tiu mocio, redaktita de Viktoro Grifuelo [Victor Griffuelhes] kaj Emilo Puĝeto [Emile Pouget], indikas fortan influon de la anarĥisindikatisma tendenco en la tiama laborista sindikatmovado.

Tiu-ĉi ĉarto donas al la sindikatismo duoblan celon : la defendon de tujaj ĉiutagaj postuloj, kaj la batalon por ĝenerala transformiĝo de la socio plene sendepende de la politikaj partioj kaj de la Ŝtato. En Francio, la sindikata unuiĝo « Solidaires » plu referencas al la Amiena Ĉarto, same kiel la CNT, kaj, iom pli teorie, FO kaj FSU.

Teksto redakti

La konfederacia kongreso en Amieno konfirmas la artikolon 2 el la statuto de la ĜKL :

« La ĜKL grupigas, sendepende de ĉia politika skolo, ĉiujn laboristojn, kiuj konscias pri la batalo farenda por la malaperigo de la salajreco kaj de la mastreco. »
« La Kongreso konsideras, ke ĉi tiu deklaro agnoskas la klasbatalon, kiu starigas sur la ekonomia tereno la ribelantajn laboristojn kontraŭ ĉiaj formoj de ekspluato kaj subpremo, ĉu materiaj, ĉu moralaj, starigitaj de la kapitalisma klaso kontraŭ la laborista klaso. La Kongreso precizigas, per la jenaj punktoj, tiun teorian aserton : en la ĉiutaga postula agado, la sindikatismo celas la kunordigon de la laboristaj klopodoj, la kreskon de la bonfarto de la laboristoj per plenumo de tujaj plibonigoj, kiaj estas la mallongigo de la labortempo, la kreskigo de la salajroj, ktp. Sed tiu ĉi agado estas nur unu flanko de la sindikatisma verko : aliflanke ĝi preparas la kompletan emancipiĝon, kiu povos realiĝi nur per la forigo de la kapitalisma posedorajto kaj aliflanke, ĝi proponas kiel agadrimedon la ĝeneralan strikon kaj konsideras ke la sindikato, kiu hodiaŭ estas rezistogrupo, estos, estontece, unuo de produktado kaj disdonado, bazo de la socia reorganiziĝo. La Kongreso deklaras, ke ĉi-tiu duobla tasko, nuna kaj estonteca, devenas de la situacio de la salajruloj, kiuj premas sur la laboristan klason kaj kiu devigas ĉiujn laboristojn, kiaj ajn estas iliaj politikaj aŭ filozofiaj inklinoj, aparteni al tiu kerna grupo, kiu estas la sindikato.
Konsekvence, por la individuoj, la Kongreso agnoskas la plenan liberecon, por ĉiu sindikatano, partopreni, ekster la korporacia grupo, en tiuj specoj de bataloj, kiuj konformiĝas al lia filozofia aŭ politika koncepto, nur petante, reciproke, ke li ne enkonduku en la sindikaton la opiniojn, kiujn li propagandas ekstere. Koncerne la organizojn, la Kongreso deklaras, ke por ke la sindikatismo atingu maksimuman efikon, la ekonomia agado devas okazi rekte kontraŭ la mastraro, ĉar la federaciitaj organizoj ne devas, kiel sindikataj grupoj, zorgi pri la partioj kaj asocioj, kiuj ekstere kaj apude, povas agadi en plena libero por la socia transformiĝo. »

Eksteraj ligiloj redakti