Amindumo, ĉirkaŭflirtade, ĉirkaŭflatadokoketado, temas pri homaj interagoj kiuj kutime signifas romantikanseksan intereson por la vidalvidulo. Ĝi precipe konsistas el interparolado en kiu unu aŭ ambaŭ personoj strebas proksimiĝi emocie aŭ/kaj fizike al la partnero, sed dum kiu ankaŭ la korpa lingvaĵo kaj la mallongaj fizikaj tuŝoj ludas rolon.

Komplimentoj kaj flatado estas oftaj dum flirtado. Bildo: pentraĵo de Jazinto Olabe.

La celo de tia kontakto estas aŭ plua proksimiĝo por povi decidi pri ebla rilato aŭ jam la volo de unu aŭ ambaŭ koramikiĝi kun la alia, aŭ nur seksumi. Tiukaze, amindumado rapide fariĝas antaŭludo.

Amindumo povas konsisti el:

  • interrigardo kaj ekrigardoj, okulumi;
  • senafekta tuŝo;
  • perpiedumi: perpiede atentigi iun (sub tabloj, ktp…);
  • diversaj signoj kiel tuŝi siajn kapharojn;
  • ŝerce taŭzi iun;
  • provokema pozo.

Kultura esploro redakti

El antropologia studo montriĝis ke en ĉiuj kulturoj virinoj, kontraste al viroj, ne malfermite amindumas, sed laŭ specifaj malrektaj trajtoj kiel ekzemple forlasi grupeton por iri saluti specifan personon pli ol multe interesiĝas pri vi kaj demandas kiel vi fartas, kiel vi sentas vin, kiel vi pasis la tagon, kiel estis hodiaŭ, ŝi multe ridetas specife al vi, krome ludante kun sia hararo por kvazaŭ montri sian kolon kaj laste sed ne balaste kiu deturnas siajn okulojn for de vi ĉiufoje ke vi rigardas al ŝi, certe interesiĝas pri vi[1]. Por virinoj ankaŭ plej gravas la sento de emocia sekureco antaŭ ol ĉio ajn[2].

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri flirto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

 
 Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun. 

Referencoj redakti

  1. (fr) Stefanie Palma, Quatre signes qu'une femme vous drague (4 signoj ke virino amindumas vin), YouTube
  2. (fr) Stefanie Palma, Comment impressioner une femme: Les 3 conseils, YouTube
  3. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-25.