Amir Naor
israela esperantisto
Amir Naor estas israela esperantisto. Li naskiĝis en 1963 en Israelo. Li estas inĝeniero. Li lernis Esperanton per koresponda kurso je la aĝo 20, kaj post dujara agado ĉesis uzi la lingvon. Post 30 jaroj, en 2013, li ekagadis denove. Ekde la jaro 2014 li partoprenis en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj gajnis diversajn premiojn en la branĉoj prozo kaj teatro.[1]
Amir Naor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1962 (60-jara) en Israelo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Israelo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li kunlaboris por revuoj, kiel Beletra Almanako.[2]