Malfermi la ĉefan menuon

Amitav Ghosh (n. 11-an de Julio 1956 en Kolkato, Barato) estas anglalingva barata romanisto kaj eseisto. En 2018 li iĝis la unua anglalingva verkisto kiu gajnis la Premion Gjanpith, la plej alta literatura honoro de la barata registaro. Kiel rimarkis la premiinta komitato, Ghosh "paŝas tra historiaj kuntekstoj ĝis la moderna epoko kaj teksas spacon kie la pasinteco ligas kun la nuno en signifaj manieroj.... Liaj ĉefaj temoj inkluzivas la migradon, kaj interligojn inter lokoj, kulturoj kaj rasoj, kaj la homan mizeron kaj suferadon kaŭzatajn de historiaj tumultoj."[1]

Amitav Ghosh
Amitav Ghosh by David Shankbone.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1956 (1956-07-11) (63-jara)
en Kolkato
Lingvoj angla lingvo [#]
Loĝloko Kolkato [#]
Ŝtataneco Barato [#]
Alma mater The Doon School • St. Stephen's College • Universitato de Delhio • St Edmund Hall [#]
Familio
Edz(in)o Deborah Baker [#]
Profesio
Profesio verkisto • romanisto • ĵurnalisto • literaturkritikisto [#]
Verkoj The Glass Palace ❦
Sea of Poppies ❦
River of Smoke ❦
The Calcutta Chromosome [#]
Honorigoj Sahitya Akademi Award • Prix Médicis for foreign literature • Arthur C. Clarke Award • Padma Shri in literature & education • Dan David Prize • Honorary doctor of the Paris-Sorbonne University • Sahitya Akademi Award • Fellow of the Royal Society of Literature • Asian American Literary Awards • Ananda Puraskar [#]
TTT
Retejo http://www.amitavghosh.com [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Ghosh doktoriĝis pri la socia antropologio de Universitato de Oksfordo. Lia verkaro gajnis multajn premiojn.[2] Lia unua romano The Circle of Reason (1986) gajnis la eksterlandan Premion Médicis. La romano The Shadow Lines (1988) gajnis la premion Sahitya Akademi Award kaj Ananda Puraskar. La romano The Calcutta Chromosome (1995) gajnis la Premion Arthur C. Clarke.

El lia trilogio "Ibis", Sea of Poppies (2008) gajnis la premion Vodafone Crossword Book Award kaj la premion Dan David. Ĝi estis en la fina listo de la Premio Booker. Lia romano River of Smoke (2011) estis en la fina listo de la premio Man Asian Literary Prize.

En 2001 li fortiris sian romanon The Glass Palace (2000) de la listo por la premio Commonwealth Prize. Kiel li tiam diris, "Laŭ mia scio, The Glass Palace estas kandidato al la premio Commonwealth Prize parte ĉar ĝi estas verkita en la angla lingvo, kaj parte ĉar mi apartenas al regiono kiu iam estis konkerata kaj regata de imperia Britio. El la pluraj kialoj kial oni rekonu la meritojn de libro, tiuj ĉi ŝajnas al mi la malplej persvademaj."[3]

Listo de verkojRedakti

ReferencojRedakti