Amlikon-Bissegg

komunumo de Svislando

Amlikon-Bissegg estas komunumo en la distrikto Weinfelden de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1223 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Amlikon-Bissegg
Blazono de Amlikon-Bissegg
Blazono de Amlikon-Bissegg
Blazono de Amlikon-Bisseg
Restoracio Ochsen en Amlikon
Restoracio Ochsen en Amlikon
Restoracio Ochsen en Amlikon
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Weinfelden
Koordinatoj  47° 34′ 0″ N 9° 3′ 0″ O / 47.56667 °N, 9.05000 °O / 47.56667; 9.05000 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 0″ N 9° 3′ 0″ O / 47.56667 °N, 9.05000 °O / 47.56667; 9.05000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1223
Areo 14,43 km²
Alteco 422 m super marnivelo
Poŝtkodo 8514
Komunumkodo 4881
Mapo de Amlikon-Bissegg
Mapo de Amlikon-Bissegg
Situa mapo de Amlikon-Bissegg
vdr

Geografio redakti

Amlikon-Bissegg situas ĉe la suda bordo de la rivero Turo inter Weinfelden kaj Frauenfeld. La komunumo konsistas multnombraj malgrandaj vilaĝoj, nome Amlikon, Bänikon, Bissegg, Junkholz, Kreuz-Hub, Leutmerken, Fimmelsberg, Griesenberg, Hofe, Hünikon kaj Strohwilen.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,43 km², de kiuj 20,34% estas kovritaj de arbaro, 68,9% servas por agrikulturo kaj 8,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Amlikon-Bissegg limas en nordo al Müllheim, Wigoltingen kaj Märstetten, en oriento al Weinfelden kaj Bussnang, en sudo al Affeltrangen, kaj en okcidento al Thundorf kaj Hüttlingen.

Trafiko redakti

Amlikon-Bissegg atingeblas per poŝtaŭto ek de Frauenfeld kaj Weinfelden. La veturado de la vilaĝocentro de Amlikon al Weinfelden daŭras per la buso 7 minutojn kaj la aliro al la nacia aŭtoŝoseo A7 atingeblas ankaŭ en malpli ol 5 minutoj.

Ĉe la bordo de la rivero Turo en la norde de la kernvilaĝo troviĝas al glitaviadilo-aerodromo Amlikon (ICAO-kodo LSPA). Ĝi estas la hejmaerodromo de la glitaviadilklubo Segelfluggruppe Cumulus.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Griesenberg datiĝas el la jaro 1256 kiel Griessinberc kaj de Amlikon el la jaro 1282 jam kiel Amlikon. Bissegg estis menciita la unuan fojon en la jaro 1324 kiel Bynssegge. Jam multe pli frue okazis la mencio de la al Bissegg apartenanta setlejo Hünikon, nome el la jaro 857 kiel Huninchova.

La hodiaŭa politika komunumo Amlikon-Bissegg estis kreita per la kunigo de la municipkomunumo Amlikon kun la antaŭaj lokkomunumoj Amlikon, Bissegg, Griesenberg kaj Strohwilen.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti