Amnestio Internacia

tutmonda homrajta movado
(Alidirektita el Amnesty International)

Amnestio Internacia (AI) (oficiale Amnesty International) estas tutmonda homrajta movado kiu agadas por antaŭenigi ĉiujn homajn rajtojn agnoskitajn en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliajn internaciajn normojn. Aparte, Amnestio Internacia kampanjas por liberigi ĉiujn prizonulojn de konscienco, certigi justan kaj senprokrastan proceson por politikaj prizonuloj, abolicii la mortpunon, torturon, kaj aliajn kruelajn traktadojn de prizonuloj, fini politikajn murdojn kaj "malaperojn", kaj kontraŭi ĉiujn homrajtajn mistraktojn, ĉu per registaroj aŭ per opoziciaj grupoj.

Amnestio Internacia
Amnesty International
emblemo
Emblemo de AI
Emblemo de AI
non-governmental organization for development • neprofitcela organizaĵo
Komenco Julio 1961
Landoj kun lokaj sekcioj de Amnestio Internacia (2012)
Landoj kun lokaj sekcioj de Amnestio Internacia (2012)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Londono
Tipo NRO
Celo Disvolviĝo de la Homaj rajtoj
Agareo

Tutmondo

Moto Better to light a candle than curse the darkness[nb 1].
Fondinto(j) Peter Benenson vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Agnès Callamard vd
Membro de Campaign to Stop Killer Robots vd
Estr(ar)o Agnès Callamard
Lingvoj

angla, araba, franca, hispana

Filioj Amnesty International Ireland • Amnesty International France • Amnesty International Brazil vd
Retejo www.amnesty.org
vdr

Amnestio Internacia havas proksimume tri milionojn da membroj kaj subtenantoj en 162 landoj kaj teritorioj. Aktivaĵoj varias de publikaj manifestacioj ĝis leter-kampanjoj, de homrajta edukado ĝis monkolektaj koncertoj, de individuaj apelacioj pri aparta kazo ĝis mondaj kampanjoj pri aparta problemo.

Amnestio Internacia estas senpartia kaj sendependa de iuj registaro, partio, aŭ religio. Amnestio Internacia estas financata grandparte de abonoj kaj donacoj de sia tutmonda membraro.

Amnestio Internacia ricevis la Nobel-premion pri paco en 1977.

Historio redakti

Amnestio Internacia estis fondata en Julio 1961 de la angla advokato Peter Benenson. Laŭ Benenson, li estis vojaĝanta per la metroo de Londono je la 19-a de novembro 1961 kiam li legis engazete ke du portugalaj studentoj estis komdamnitaj al sep jaroj da mallibereco pro tosto je libereco[nb 2][nb 3]. En sia signifa artikolo "The forgotten prisoners" ("La forgesitaj malliberuloj") publikigita en majo 1961 en The Observer, li priskribis sian reagon tiel: "Iun ajnan tagon el la semajno, vi malfermu vian gazeton, kaj vi trovos rakonton el ie pri iu enprizonigita, torturita aŭ ekzekutita ĉar siaj opinioj aŭ religio estas malakcepteblaj de sia registaro... La gazet-leganto sensas malsanigantan sensaĵon de malpovo. Tamen, se ĉi-tiuj naŭzaj sensaĵoj povus iĝi komuna agado, io efika estiĝus"[1]. La disvolvita ideo de komuna internacia kampajno por la homaj rajtoj tuj rezultigis pli ol 1000 subtenaj proponoj[2].
Fine de la unua jaro, la nova organizaĵo sendis delegitojn taskitajn interveni favore de malliberuloj en kvar landoj kaj taskiĝis pri 210 dosieroj. La anoj kreis naciajn instituciojn en sep landoj.
Ekde la komenco, striktaj principoj de senpartieco kaj sendependeco estis deciditaj. La intervenoj devas ĉeesti en ĉiuj geopolitikaj blokoj. La agado estis centrita al la internacia protektado de la homaj rajtoj kaj al la helpo al viktimoj.

Fronte al la alarma disvastiĝo de torturado, praktiko uzata tra la mondo kiel registara instrumento kaj armilo de politika premo, Amnestio Internacia lanĉis, en 1972, gravan kampanjon por abolicio de torturado. Internacia konferenco pri torturado okazis en Parizo en decembro 1973, poste ĝia prezidanto, Seán MacBride, ricevis la pacpremion en 1974. Poste en 1977, estis la vico de la organizaĵo mem ricevi la premion, la ĵurianoj de Oslo intencante atesti per ĉi tiu duobla premio pri la atento, kiun ili donas al la internacia protekto de homaj rajtoj. Poste en 1978, Amnestio Internacia ricevis la Premion pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj[3].

En 1985, Amnestio Internacia publikigis sian unuan klerigan pakon "Instruoj kaj lecionoj pri homaj rajtoj" kaj decidis plivastigi sian mandaton por inkluzivigi sian laboron profite al rifuĝintoj. Ĝi tiam nombris 3433 grupojn en 50 landoj kaj 500.000 anojn, simpatiantojn kaj donacintojn. En 1986, la usona filio okazigis karitatan turneon kun rokfamuloj inkluzive de U2, Bryan Adams, Peter Gabriel, Sting, Lou Reed: Conspiracy of hope ("Konspiro de espero")[4].

 
Esperantlingva anonco pri Amnestio Internacia en Koncize, 1991

En 1991, Amnestio Internacia decidis plivastigi sian mandaton por inkluzivigi sian laboron pri la malobservado de homaj rajtoj fare de opoziciaj armitaj grupoj (kaj ne nur de la ŝtatoj) kaj decidis konsideri ke homoj enprizonigitaj pro ilia seksa orientiĝo estas malliberuloj de konscienco. En 1994, ĝi lanĉis internacian kampajnon por la rajtoj de inoj. En 1996, ĝi partoprenis kampajnon por la estigo de la Internacia Kortumo kiu estis adoptita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 1998. Por festi la 50-an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, Amnestio Internacia organizis koncerton en Parizo kun Radiohead, la Asian Dub Fondation, Bruce Springsteen, Tracy Chapman, Youssou N'Dour kaj Peter Gabriel, ĉeeste de la Dalai-lamao kaj de aliaj hom-rajtaj aktivuloj[5].

Post 2000, la ĉefa fokuso de Amnestio Internacia turniĝis al la defioj estiĝantaj de tutmondiĝo kaj la reago al la atakoj de la 11a de septembro 2001 en Usono. Tutmondiĝo estigis gravan ŝanĝon en la politiko de Amnestio Internacia, ĉar la amplekso de ĝia laboro plilarĝiĝis por inkluzivi ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn, areon pri kiu ĝi ne emis labori en la estinteco. Amnestio Internacia opiniis, ke ĉi tiu ŝanĝo gravas, ne nur por doni fidon al sia principo de nedividebleco de rajtoj, sed ankaŭ pro tio, kion ĝi vidis kiel la kreskanta potenco de kompanioj kaj la subfosado de multaj naciaj ŝtatoj kiel rezulto de tutmondiĝo[6].
Dum la unua duono de la 2000-aj jaroj, Amnestio Internacia turnis sian atenton al perforto kontraŭ virinoj, kontroloj pri la monda armilkomerco, zorgoj pri la efikeco de UN kaj ĉesigo de torturo[7]. Kun ĝia anaro proksime de du milionoj antaŭ 2005[8], Amnestio daŭre laboris por malliberuloj de konscienco.

En februaro 2016, Amnestio Internacia publikigis sian jaran raporton pri homaj rajtoj tra la mondo kiu avertis pri la konsekvencoj de "ni kontraŭ ili"-stilaj paroladoj, kiu dividas homojn en du frontojn. Ĝi asertas, ke ĉi tiuj paroladoj plivigligas tutmondajn represiojn kontraŭ homaj rajtoj kaj igas la mondon pli dividita kaj pli danĝera. Ĝi ankaŭ montras, ke en 2016, registaroj fermis la okulojn al militkrimoj kaj aprobis leĝojn, kiuj malobservas la liberan esprimadon[9].

Mandato redakti

 
Manifestacio kontrau la politiko de la israela registaro pri rifuĝintoj, Tel Avivo, 2011

Matrikulita kiel internacia Ne-registara organizaĵo, Amnestio Internacia subtenas filiojn en pli ol 80 landoj kaj estas agnoskita kiel konsila organo en la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, Unesko, Eŭropa Unio kaj la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj[10]. Ĝi ankaŭ ĝuas statuson de observanto ĉe la Afrika Unio. Amnestio Internacia ĉerpas preskaŭ ĉiujn financojn, kiujn ĝi disponas, el kolektoj faritaj de siaj membroj. Ĝi kunigas pli ol tri milionojn da membroj kaj donacantoj en pli ol 150 landoj kaj teritorioj. Ĝia sidejo estas en Londono, Britio.
Por certigi la ĝustan observadon de la reguloj de internacia juro fare de la tribunaloj, kiuj devas juĝi politikajn kazojn, por esplori la kondiĉojn de internigoj kaj la akuzojn pri torturo, Internacia Amnestio entreprenas ĉiun jaron multajn misiojn: ĝiaj senditoj ĉeestas kiel observantoj dum procesoj kies rezulto supozeble estas kritikinda. Ili ellaboras komunikaĵojn kaj raportojn pri ĉi tiuj procesoj kaj kolektas informojn surloke pri la malliberuloj pro siaj opinioj. Tiaj misioj kutime konsistas el juristoj, kiuj aperas kiel eminentaj spertuloj, diplomatoj forlasitaj de siaj postenoj aŭ agnoskitaj specialistoj.
Amnestio Internacia publikigas jaran raporton pri la situacio de homaj rajtoj kaj iliaj malobservoj en ĉiuj landoj de la mondo[11]. Ĝi ankaŭ publikigas kelkajn gravajn kaj dokumentitajn raportojn denuncantajn la politikajn malliberigojn praktikatajn de la diversaj landoj.
Ĉi tiuj diversaj raportoj provizas la mondan opinion kun kvantigitaj informoj kaj referencoj al tekstoj kaj esceptaj jurisdikcioj uzataj de registaroj, kaj malkaŝas la lokon de malliberejoj, laborpunejoj, ktp. Ekde la fondo de Amnestio Internacia, dekoj da miloj da kaptitoj estis liberigitaj kiel rezulto de ĝia interveno.

Principoj kaj celoj redakti

 
Grupo protestanta kontrau la enprizonigo de 5 inaj homrajtaj defendantoj en Sauda Arabio, en Amsterdam en 2018

"La vizio de Amnestio Internacia estas mondo, kie ĉiuj povas ĝui ĉiujn rajtojn difinitajn en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliaj internaciaj instrumentoj pri homaj rajtoj. Por esti fidela al ĉi tiu vizio, la misio de Amnestio Internacia estas fari esplorojn kaj agojn celantajn malhelpi kaj ĉesigi gravajn malobservojn de ĉiuj ĉi tiuj rajtoj."
- Statuso de Amnestio Internacia, 27-a renkonto de la internacia konsilio, 2005[12].

Amnestio Internacia laboras profite al homoj malliberigitaj pro konsciencaj kialoj, viroj aŭ virinoj, al kiuj iliaj kredoj, ilia etna origino aŭ ilia religia aŭ politika aparteneco igis ilin senigitaj je ilia libereco (helpo tamen nur donitaj kondiĉe ke ili neniam uzis perforton aŭ alvokis ĝian rimedon).
Internacia Amnestio ankaŭ senrezerve kontraŭas ĉiujn formojn de torturo kaj mortpunon[13]. Ĝi subtenas la rajtojn de virinoj, infanoj kaj subpremitaj malplimultoj (rifuĝintoj, aidosaj pacientoj, GLAT-homoj, indiĝenaj popoloj kaj tiel plu).La organizaĵo batalas kontraŭ la varbado de infansoldatoj kaj postulas la nuligon de ĉiuj kontraŭabortaj leĝoj[14].
Ĝi funkcias por certigi, ke registaroj apliku la regulojn difinitajn de Unuiĝintaj Nacioj rilate al traktado de malliberuloj, precipe en la Ĝenevaj Konvencioj. La organizaĵo ankaŭ instigas ilin tuje respekti la jurŝtaton, same kiel ratifi kaj apliki tekstojn pri homaj rajtoj. En 2001, dum sia Internacia Konsilio en Dakaro (Senegalo), Amnestio Internacia redifinis kaj plilarĝigis siajn celojn. Ili estas difinitaj jene:
"Internacia Amnestio estas tutmonda movado de homoj batalantaj por respekto de homaj rajtoj. Ĝi estas senpartia kaj sendependa de iu ajn registaro, ekonomia intereso, politika ideologio aŭ religia kredo."

Strukturo redakti

Amnestio Internacia plejparte konsistas el libervolaj anoj, sed konservas malmulton da pagitaj profesiuloj. En landoj en kiuj Amnestio Internacia havas fortan ĉeeston, anoj estas organizitaj kiel "sekcioj". Sekcioj kunordigas bazajn agadojn de Amnestio Internacia kutime kun signifa nombro da anoj, el kiuj kelkaj formiĝos "grupoj", kaj profesia stabo. Ĉiu havas direktoraron. En 2019 estis 63 sekcioj tutmonde. "Strukturoj" estas aspirantaj sekcioj. Ili ankaŭ kunordigas bazajn agadojn sed havas pli malgrandan taĉmenton. En landoj, kie neniu sekcio aŭ strukturo ekzistas, homoj povas fariĝi "internaciaj membroj". Du aliaj organizaj modeloj ekzistas: "internaciaj retoj", kiuj promocias specifajn temojn aŭ havas specifan identecon, kaj "filiiĝintaj grupoj", kiuj faras la saman laboron kiel sekciaj grupoj, sed izole[15].

La plej alta estraro estas la Tutmonda Asembleo, kiu kunvenas ĉiujare. Ĉiu Sekcio sendas sian Prezidanton kaj Administran Direktoron al la TA. La procezo de TA estas regata kaj administrata de la PrepCom (Prepara Komitato, angle Preparatory Committee).
La Internacia Estraro, antaŭe konata kiel Internacia Plenuma Komitato (angle International Executive Committee, IEC), gvidata de la Internacia Estrara Prezidanto konsistas el naŭ membroj kaj la Internacia Kasisto. Du membroj estas gastigintaj.
La IE estas elektita de, kaj respondeca al la Tutmonda Asembleo. La Internacia Estraro kunvenas almenaŭ du fojojn ĉiujare sed praktike kunvenas vizaĝ-al-vizaĝe almenaŭ kvar fojojn jare. Aliaj estraraj kaj subkomitataj kunvenoj okazas per videokonferenco.
La rolo de la Internacia Estraro estas decidi nome de Internacia Amnestio, regi la Internacian Sekretariejon inkluzive regionajn oficejojn, efektivigi la strategion difinitan de la Tutmonda Asembleo kaj certigi plenumon de la statutoj de la organizaĵo.
La Internacia Sekretariejo (IS) respondecas pri la konduto kaj ĉiutagaj aferoj de Internacia Amnestio sub direkto de la Internacia Estraro[16]. Ĝin administras ĉirkaŭ 500 profesiaj laborantaranoj kaj estas gvidata de ĝenerala sekretario. La Sekretariejo funkciigas plurajn laborprogramojn: Internaciaj Juroj kaj Organizaĵoj, Esplorado, Kampanjoj, Mobilizado, kaj Komunikadoj. Ĝiaj oficejoj situas en Londono ekde ĝia estiĝo meze de la 1960-aj jaroj.

Financado redakti

Amnestio Internacia estas financata plejparte per kotizoj kaj donacoj de sia tutmonda anaro. Ĝi asertas, ke ĝi ne akceptas donacojn de registaroj aŭ registaraj organizaĵoj. Laŭ la retejo de AI, "Ĉi tiuj personaj kaj nefiliigitaj donacoj permesas al AI konservi plenan sendependecon de ĉiuj registaroj, politikaj ideologioj, ekonomiaj interesoj aŭ religioj. Ni nek serĉas nek akceptas financojn por hom-rajtaj-esplorado de registaroj aŭ politikaj partioj kaj ni akceptas subtenon nur de entreprenoj kiu estis zorgplene kontrolitaj. Per etika monkolektado kondukanta al donacoj de individuoj, ni povas stari firmaj kaj neŝanceleblaj en nia defendo de universalaj kaj nedivideblaj homaj rajtoj." [17]
Tamen AI ricevis subvenciojn dum la pasintaj dek jaroj de la Brita Departemento pri Internacia Disvolviĝo[18], la Eŭropa Komisiono[19], la Ŝtata Departemento de Usono[20] kaj registaroj[21].
AI (Usono) ricevis financadon de la Fondaĵo Rockefeller[22], sed ĉi tiuj financoj estas uzataj nur "por subteni ĝian edukan laboron pri homaj rajtoj". Tra la jaroj ĝi ankaŭ ricevis multajn subvenciojn de la Ford Fondaĵo[23].

Polemikaj Aferoj redakti

Suspektoj pri influoj redakti

Dum la frua historio de Amnestio Internacia, nun estas pruvita per diversaj dokumentoj, ke ĝi estis sekrete subtenata de la Brita Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj. En 1963, la ĉi-lasta instruis siajn eksterlandajn agentojn provizi "diskretan subtenon" por la kampanjoj de Amnestio. En la sama jaro, Benenson skribis al la ministro pri kolonia oficejo Lord Lansdowne proponon subteni "rifuĝintan konsiliston" ĉe la limo de nun Bocvano kaj apartisma Sud-Afriko. Amnestio intencis helpi homojn fuĝantajn trans la limon de najbara Sudafriko, sed ne tiujn, kiuj aktive okupiĝis pri la lukto kontraŭ rasapartismo. Benenson skribis: "Mi ŝatus ripeti nian opinion, ke ĉi tiuj [britaj] teritorioj ne estu uzataj por ofenda politika agado de la kontraŭuloj de la sudafrika registaro (...) Komunisma influo ne rajtas disvastiĝi en ĉi tiu parto de Afriko, kaj en la nuna malsimpla situacio, Amnestio Internacia volus subteni la registaron de Ŝia Moŝto en tia politiko."[24]. La jaron poste, la AI nuligis la statuson de prizonulo de konscienco de Nelson Mandela, ĉar li estis kondamnita pro perforto de la sudafrika registaro. Mandela ankaŭ estis membro de la Sudafrika Komunista Partio[25].

En la brita kolonio Adeno, provinco de Jemeno, sveda dungito de Amnestio verkis raporton pri torturo en brita malliberejo. La raporto ne estis publikigita de Amnestio. Estis diversaj akuzoj pri kial ĝi ne publikiĝis. Laŭ Benenson, la ĝenerala sekretario de Amnestio Robert Swann subpremis ĝin respekte al la oficejo pri eksterlandaj aferoj. Laŭ kunfondinto Eric Baker, ambaŭ Benenson kaj Swann renkontis la ministron pri eksterlandaj aferoj George Brown en septembro kaj diris al li, ke ili pretas malhelpi la publikigon de la raporto, se la ministro promesos, ke tio ne plu okazos. Noto de Gerald Gardiner, laborista politikisto, diras, ke: "Amnestio prokrastis la svedan raporton tiel longe kiel eble simple ĉar Peter Benenson ne volis fari ion ajn kiu atencus la laboristan registaron."[24]
Benenson tiam vojaĝis al Adeno kaj raportis, ke li neniam vidis "pli turpan situacion" en sia vivo. Li tiam diris, ke britaj agentoj infiltris Amnestion kaj subpremis la raporton. Poste aperis dokumentoj, kiuj implicis, ke Benenson havis rilatojn al la brita registaro. Li tiam eksiĝis, asertante ke brita kaj usona spionad-agentejoj infiltris Amnestion kaj putrigis ĝiajn valorojn[26]. Post ĉi tiu aro de eventoj, nomataj de iuj la "Amnestia Krizo de 1966-67"[27], la rilato inter Amnestio kaj la Brita Registaro estis ĉesigita. AI ĵuris, ke estontece ĝi "devas ne nur esti sendependa kaj senpartia, sed ne devas esti metita en pozicion, kie eĉ io ajn alia povus esti asertita" kaj la oficejo pri eksterlandaj aferoj avertis, ke "nuntempe nia sinteno al Internacia Amnestio devas esti sindetenema."[24]

En 2014, la franca fakulo pri premgrupoj Christian Harbulot publikigis esploron kiu analizas la devenon de la fondusoj de Amnestio Internacia. Ĝi pridemandas pri la nedetaleco de la raportoj de la asocio pri la ĝiaj enspezoj, pri la partieco pri la celoj de ĝiaj kampajnoj, kaj pri la ligoj inter ĝia usona filio kaj la tiama Usona registaro, priskribinte rilatojn de ĝiaj tiamaj estroj kun Hillary Clinton kaj John Kerry[28].

Starpunktoj redakti

Laŭ usona "por-viva" retejo, la brita sekcio de Internacia Amnestio starpunktis en marto 2007 favore al malkrimigado de aborto[29], kaze de seksperforto aŭ de endanĝerigo de la vivo de la patrino, "Tiom kiom ili estas rekte ligitaj al sia agado por la rajtoj je sano kaj kontraŭ perforto kontraŭ virinoj". Ĉi tiun vidpunkton kondamnis Vatikano per la voĉo de kardinalo Renato Martino, prezidanto de la Pontifika Konsilio por Justeco kaj Paco, kiu petis ĉiujn katolikojn kaj ĉiujn katolikajn instituciojn ne plu doni financan subtenon al AI[30][31], kelkajn semajnojn antaŭ la ĉiujara kongreso de la asocio, kiu estus diskutinta ĉi tiun temon. Amnestio Internacia memorigis, ke ĝi ne ricevas monon de Vatikano, ĉar ŝi ne akceptas financojn de iu ŝtato, kaj ke ĝia opinio ne estas "antaŭenigi aborton kiel universala rajto (...). Ĝi konsideras kiel homa rajto la rajton de virinoj ne esti submetitaj al teruro, minacoj aŭ trudoj kiam ili alfrontas la diversajn konsekvencojn de seksperforto aŭ aliaj gravaj homaj rajtoj-malobservoj"[32].

Post la publikigo de sia raporto pri la agitado en Tibeto en marto 2008[33], AI estis akuzita de la Ĉina Societo por Studado de Homaj Rajtoj, pro rekomunikadi por la "Dalai-lamaa kliko."[34]

Enaj aferoj redakti

Maldungaj kompensaĵoj pagitaj al la sepa ĝenerala sekretario de Amnestio Internacia, Irene Zubaida Khan, estis denuncita en artikolo de la franca ĵurnalo Le Canard enchaîné la 23an de marto 2011. Ĉi-lasta enspezis 533.000 £, tiel devigante la NRO pravigi ĉi tiun sumon per gazetara komuniko pro la pago de maldunga gratifiko (191.697 £), ŝiaj tri lastaj monataj salajroj (168.731 £), nepagitaĵo de diversaj pagoj (59.014 £), retroaktiva pliigo (58.933 £), transloĝiĝa kompensaĵo (34.728 £), kaj neĝirita benifiko (20.000 £ )[35].

Du memmortigoj okazis ĉe Amnestio Internacia en 2018: tiu de Amnestia-veterano Gaetan Mootoo, 65-jaraĝa, esploristo respondeca pri Okcidenta Afriko, en Parizo en majo 2018 (kiu postlasis noton citantan streĉpremojn en la laboro), kaj tiu de lernoservulino Rosalind McGregor, 28-jara, en Ĝenevo en julio 2018. Ili kondukis al realigo de interna enketo, kiu reliefigis la lastatempajn renversiĝojn en la funkciado de la organizaĵo avantaĝe de komunikado kaj monkolekto, kaj malutile al pormovada laboro[36]. En februaro 2019, la administra teamo de Amnestio Internacia proponis rezigni (kvin el la sep altrangaj administrantoj) post kiam sendependa raporto malkaŝis tion, kion ĝi nomas "venena kulturo" de timigado: pruvoj de timigado, molestado, seksismo kaj rasismo estis malkovritaj[37][38][39].

Literaturo redakti

En la angla redakti

  • angle Jonathan Power, Amnesty International: The Human Rights Story, McGraw-Hill, 1981, 128 p. (ISBN 978-0080289021)
  • angle Ann Marie Clark, Diplomacy of Conscience: Amnesty International and Changing Human Rights Norms, Princeton University Press, 2001, 183 p. (ISBN 978-0691057439)
  • angle Jonathan Power, Like Water on Stone: The Story of Amnesty International, Northeastern, 2001, 332 p. (ISBN 978-1555534875)
  • angle Kirsten Sellars, The Rise and Rise of Human Rights, Sutton Publishing Ltd, 2002, 256 p. (ISBN 978-0750927550)
  • angle Elizabeth Keane, An Irish Statesman and Revolutionary: The Nationalist and Internationalist Politics of Sean MacBride, I. B. Tauris, 2006, 264 p. (ISBN 978-1845111250)
  • angle Steven Hopgood, Keepers of the Flame: Understanding Amnesty International, Cornell University Press, 2006, 272 p. (ISBN 978-0801472510)
  • angle Irène Khan, The Unheard Truth: Poverty and Human Rights, W. W. Norton & Company, 2009, 272 p. (ISBN 978-0393337006)
  • angle Dana Gluckstein, Dignity : In Honor of the Rights of Indigenous Peoples, Power House Books, 2010, 144 p. (ISBN 978-1576875629)
  • angle Samuel Moyn, The Last Utopia: human rights in history, Harvard University Press, 2012, 352 p. (ISBN 978-0674064348)
  • angle Aryeh Neier, The International Human Rights Movement: A History (Human Rights and Crimes against Humanity), Princeton University Press, 2013, 392 p. (ISBN 978-0691159607)
  • angle Terry Garza, The Latest In Amnesty International - 96 Facts, Emereo Publishing, 2015, 72 p. (ISBN 978-1488884924)
  • angle K. E. Cox: Should Amnesty International Expand its Mandate to Cover Economic, Social, and Cultural Rights? In: Arizona Journal of International and Comparative Law. Vol. 16, T.2, S. 261–284, 1999.
  • angle Stephen Hopgood: Keepers of the Flame. Understanding Amnesty International. Cornell University Press, Ithaca, N.Y. 2006, ISBN 0-8014-7251-2, (Inhaltsangabe: Keepers of the Flame).

En la franca redakti

  • france Hugues Kéraly, Enquête sur un organisme au-dessus de tout soupçon : Amnesty International, Itinéraires, 1980, 215 p. (ISBN 978-2876660038)
  • france Aimé Léaud, Amnesty International : Un combat de l'homme pour l'homme, Librairie des Libertés, 1983, 192 p. (ISBN 978-2867570018)
  • france Amnesty International, Les disparitions, Babel, 1994, 136 p. (ISBN 978-2742701339)
  • france Jean-Paul Besset, Amnesty International : La conspiration de l'espoir, Trente ans au service des droits de l'homme, Le Félin, 1991, 195 p. (ISBN 978-2866450960)
  • france Aimé Léaud, Amnesty International : Le parti des droits de l'homme, Seuil, 1993, 245 p. (ISBN 978-2020206952)
  • france Amnesty International, Algérie, le livre noir, La Découverte, 1997, 239 p. (ISBN 978-2707128010)
  • france Amnesty International, Mettre fin à la violence contre les femmes : Un combat pour aujourd’hui, EFAI, 2004, 156 p. (ISBN 978-2876661448)
  • france Amnesty International, Droits humains en Russie : Résister pour l'état de droit, Éditions Autrement, 2010, 142 p. (ISBN 978-2746713710)
  • france Marc Girot, Amnesty International, Enquête sur une organisation génétiquement modifiée, Éditions du Cygne, 2011, 244 p. (ISBN 978-2849242469)
  • france Aurine Crémieu et Philippe Lefait, Amnesty International a 50 ans, Le Cherche Midi, 2011, 303 p. (ISBN 978-2749119366)
  • france Amnesty International, Réfugiés, un scandale planétaire : 10 propositions pour sortir de l'impasse, Éditions Autrement, 2012, 201 p. (ISBN 978-2746730342)
  • france Gaël Turine, Le mur et la peur : Inde-Bangladesh, Actes Sud Éditions, 2014, 144 p. (ISBN 978-2330034795)

En la germana redakti

En la nederlanda redakti

  • nederlande Amnesty International Jaarboek,[40] jaarlijks vanaf 1962, Londen/Amsterdam
  • nederlande Breij, Bert & Tom van Oosterhout (2011). Het verhaal achter Amnesty International: 50 jaar strijd voor mensenrechten. Amsterdam : MM. (ISBN 978-90-5831-548-9)
  • nederlande Een menswaardig bestaan : economische, sociale en culturele rechten (2007). Amsterdam : Amnesty International. (ISBN 978-90-6463-202-0).

Notoj redakti

  1. Anglolingve: "Pli indas flamigi kandelon ol malbeni tenebrojn".
  2. Portugalio tiam estis estrata de la diktatoro António de Oliveira Salazar.
  3. Kvankam historiistoj neniam retrovis la priparolitan artikolon en la brita gazetaro, The Times publikigis en novembro 1960 plurajn artikolojn pri subpremaj politikaj arestoj en Portugalio.

Referencoj redakti

  1. (anglalingve) Benenson, Peter (28-a de majo 1961). "The Forgotten Prisoners" The Observer. Retrovita la 28-an de majo 2011.
  2. (franlingve) Geneviève Garrigos, Amnesto internacia: 50 jaroj da batalo kontraŭ tiraneco kaj maljusteco, ĉe Le Monde, 2-a de junio 2011 (arkivo)
  3. (franclingve) Historio de AI: la 1970-aj jaroj (arkivo)
  4. (franclingve) Historio de AI: la 1980-aj jaroj
  5. (franclingve) Historio de AI: la 1990-aj jaroj
  6. (anglolingve) Novaĵa servo de Amnestio internacia: https://www.amnesty.org/en/documents/org10/005/2003/en/ konsultita la 9-an de januaro 2011
  7. (anglolingve) https://www.amnesty.org/en/documents/asa19/001/2003/en/
  8. (anglolingve) Amnesty International Report 2005: the state of the world's human rights. Amnesty International. 2004. ISBN 978-1-887204-42-2.
  9. (anglolingve) Jara raporto de Amnestio Internacia 2016: diabligaj politikoj, konsultita la 27-an de februaro 2017.
  10. (franclingve) Kion ni faras? (arkivo) ĉe Amnesty.fr
  11. (franclingve) Pierre Haski: Amnestio malgloras la fiaskon de la ŝtatoj pri homaj rajtoj Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo) ĉe L'Obs, 29-a de majo 2008
  12. (franclingve) Statuso de Amnestio Internacia Arkivigite je 2021-01-21 per la retarkivo Wayback Machine arkivo ĉe Amnesty.fr
  13. (franclingve) Mortpuno malpliigas tutmonde arkivo ĉe Le Figaro, 1-a de aprilo 2010
  14. (franclingve) Amnesto Internacia postuloas la nuligon de prememaj leĝoj pri seksemo arkivo, ĉe Le Point, 6-a de marto 2014
  15. (anglolingve) Statuso de Amnestio Internacia Arkivigite je 2014-12-13 per la retarkivo Wayback Machine
  16. (anglolingve) https://www.ngo-monitor.org/reports/23/ NGO Monitor, 4-a de decembro 2014.
  17. (anglolingve) https://www.amnesty.org/en/about-us/how-were-run/#who-finances-ai, Amnesty International
  18. (anglolingve) https://www.amnesty.org/en/documents/fin40/007/2011/en/, p.8
  19. (anglolingve) https://www.amnesty.org/en/sites/impact.amnesty.org/files/PUBLIC/documents/AI-Ltd-and-AI-Charity-Ltd-Report-and-Financial-Statements.pdf/[rompita ligilo], p.45
  20. (anglolingve) https://www.amnesty.org.il/_Uploads/dbsAttachedFiles/For2009.pdf (arkivo)
  21. (anglolingve) www.ingoaccountabilitycharter.org/wpcms/wp-content/uploads/AI-2010-Report-to-INGO-Accountability-Charter-GRI-NGO-Level-C-v09.pdf (arkivo) p.10
  22. (anglolingve) https://www.rockpa.org/document.doc?id=14 arkivo
  23. (anglolingve) Fondaĵo Ford: Niaj subvencioj, 27-a de oktobro 2020
  24. 24,0 24,1 24,2 (anglolingve) Sellars, Kirsten. "Peter Benenson in David P. Forsythe (ed.), (New York: Oxford University Press, 2009), pp. 162-165". The Encyclopaedia of Human Rights
  25. (anglolingve) Mandela kaj la sud-afrika komunista partio. www.sahistory.org.za. Konsultita la 20-a de oktobro 2020.
  26. (anglolingve) "Peter Benenson". The Independent. 28-a de februaro 2005. Konsultita la 23-an de oktobro 2020.
  27. (anglolingve) BUCHANAN, TOM. Amnestio Internacia krize, 1966–7. Oxford Academic.
  28. (franclingve) BELISLEFABRE Alexia, BOYER Adrien, CALLIES Quentin, CHAVANNE Jean-Sylvain, GAUDRON Alexia, KABBARA Cyril, KUHL David, LECAUCHOIS Grégoire, MANIUTIU Floriana, MICHEL Marie-Christine, PAIRE Sophie, SELEGNY Grégoire, THISSE Edouard et Christian HARBULOT (dir.), AEGE, « Guerre de l’information: Le dessous des ONG, une vérité cachée », AEGE,‎ 2014 : Sub la NROj: kaŝita veraĵo Arkivigite je 2021-03-22 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo)
  29. (anglolingve) Brita filio de Amnestio internacia starpunktas favore al aborto okaze de jara kunveno (arkivo), ĉe Lifenews.com, 29-a de marto 2007
  30. (franclingve) Aborto: Amnesto Internacia non grata ĉe la Vatikano (arkivo), L'express, 13-a de junio 2007
  31. (franclingve) Vatikano alvokas ne plu financi je Amnestio Internacia, akuzita pri promociado de aborto (arkivo), Le Monde, 14-a de junio 2007
  32. (franclingve) Amnesto Internacia asertas ne promocii aborton (arkivo), L'Obs, 15-a de junio 2007
  33. (anglolingve) Retrokalkulo antaŭ la olimpiaj ludoj: bruta represio kontraŭ tibetaj manifestantoj ĉe Amnesty
  34. (franclingve) Hom-rajta ĉina socio kontestas raporton de Amnestio Internacia Arkivigite je 2009-01-12 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo), ĉe Agence Chine Nouvelle, 4-a de aprilo 2008
  35. (franclingve) Mesago de AI-Francio pri la salajroj kaj kompensaĵoj de Irene Khan kaj Kate Gilmore Arkivigite je 2012-06-03 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo), ĉe Amnesty.fr
  36. (franclingve) Morto de la esploristo Gaëtan Mootoo: la enketa raporto montras difektojn en la sino de Amnestio (arkivo), ĉe Le Monde, 4-a de decembro 2018
  37. (anglolinve) Raporto pri amnestia-venena kulturo de molestado (arkivo) Raidió Teilifís Éireann 23-a de februaro 2019
  38. (franclingve) Amnestio Internacia: pluraj estroj maldungiĝas post enketo malkaŝanta venenan labormedion (arkivo) ĉe FranceInfo, 28-a de majo 2019
  39. (anglolingve) AI perdas 5 estrojn post raporto pri "venena laborejo" (arkivo) ĉe BBC, 28-a de majo 2019
  40. Amnesty International Annual Report

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Amnesty International » el la franclingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 7151452 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Amnesty International » el la anglalingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 1012290633 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)