Amo kaj Poezio

(Alidirektita el Amo kaj poezio)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Amo kaj Poezio [1][2] estas poemaro verkita de Jan Van Schoor kaj eldonita en Antverpeno. Ĝi enhavas originalajn kaj tradukitajn poemojn.

Amo kaj Poezio
Amo kaj Poezio
Amo kaj Poezio
Aŭtoro Jan Van Schoor
Eldonjaro 1928
Urbo Antverpeno
Paĝoj 96
vdr

Recenzoj redakti

 
 Iom malnovmodaj, sed tamen freŝaj, facilaj, amindaj sonoj de sent-anta homa koro, kiuj ofte montriĝas en lerte kunmetitaj rimoj kaj naive karesas la orelojn. Van Schoor apartenas al la malmultaj, kiuj ne nur provas, sed ankaŭ povas pensi kaj poemi en Esperanto. 
— oktobro 1928, Hungara Heroldo
 
 Kolekto de multaj jaroj. La pli granda parto de la poemoj estas originalaj, nur kelkaj estas imitaĵoj de germanaj, flandraj aŭ francaj versaĵoj. La aŭtoro ne atingis la majstrecon de KalocsayBaghy sed tamen liaj facilaj, plaĉaj, amaj kantetoj certe renkontas ŝaton. 
— 1928, Historio de Esperanto II, paĝo 665

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4813, paĝo 403
  2. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto, en Historio de Esperanto, paĝo 665, kaj ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 142, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj redakti