Amo per proverboj
Amo per Proverboj (en la portugala Amor por Anexins) estas unuakta teatra komedio verkita de Artur Azevedo en 1872. Ĝi estas unu el liaj plej famaj teatraĵoj.
Amo per Proverboj unuakta komedio | ||
---|---|---|
![]() unuakta komedio | ||
Aŭtoro | Artur Azevedo | |
Eldonjaro | 1920 | |
Eldoninto | Oskar Ziegler & Co | |
Paĝoj | 16 | |
Ĝi unuafoje aperis en Esperanton tradukita de Alberto Couto Fernandes en 1920. Dua eldono aperis en 1932. En 1964 la Brazila Esperanto-Ligo publikigis ĝin kune kun la Esperanta-Portugala Proverbaro, ankaŭ preparita de Alberto Couto Fernandes. En 1988 SAT represis ĝin laŭ la dua eldono de 1932.
La Esperanto-traduko
redaktiOni konsideras ĝin oportuna por Esperanto, ĉar, krom sprita kaj gajga teatraĵeto, ĝi tute taŭgas al amatoraj prezentadoj pro sia mallongeco, facile uzebla vortstoko kaj malgranda nombro da personoj. Ĝi havas du virajn kaj unu virinan rolojn. La traduko estas bona, en klasika modela lingvaĵo, kaj la tradukinto uzis kiom plej eble la proverbojn el la Zamenhofa Proverbaro Esperanta. Oni konsideras ĝin taŭga por grupaj festoj.
Recenzoj
redakti
|
|
Bildaro
redakti-
Represo de SAT el 1988.
Eksteraj ligiloj
redakti- Katalogo de Biblioteko Hippolyte Sebert
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing
- Katalogo de[rompita ligilo] Kataluna Esperanto-Asocio