Amonia heksakloro-platenato

kemia kombinaĵo
(Alidirektita el Amonia heksakloroplatenato)
Amonia heksakloroplatenato
Kemia strukturo de la
Amonia heksakloroplatenato
Kristala strukturo de la
Amonia heksakloroplatenato
Kemia strukturo de la
amonia heksakloroplatenato
Kemia formulo
(NH4)2PtCl6
CAS-numero-kodo 16919-58-7
ChemSpider kodo 10628022
PubChem-kodo 24852087
Fizikaj proprecoj
Aspekto flavaj aŭ oranĝo-ruĝecaj,
senodoraj kristaloj
Molmaso 443.873 g mol−1
Smiles [NH4+].[NH4+].Cl
[Pt-2](Cl)(Cl)(Cl)(Cl)Cl
Denseco
  • 3,065 g/cm3 25 °C
Fandopunkto 380 °C (716 ; 653 K)
malkomponiĝas
Solvebleco:Akvo
  • 0.289 g/100ml (0 °C)
  • 0.7 g/100ml (15 °C)
  • 0.499 g/100ml (20 °C)
  • 3.36 g/100ml (100 °C)
Mortiga dozo (LD50) 195 mg/k
Sekurecaj Indikoj
Sekureco R25 R41 R42/43
Risko S22 S26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H317, H318, H334
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P280, P301+310, P305+351+338, P342+311
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia heksakloroplatenato(NH4)2PtCl6 estas neorganika komponaĵo, rezultanta el reakcio inter la NH4Cl kaj "platena klorido", rara ekzemplo de solvebla salo el plateno, kiu ne estas higroskopa. Ĝi estigas intense flavajn solvaĵojn en akvo. En la ĉeesto de 1 M NH4Cl, ĝia solvebleco estas nur 2,8 x 10−3 g/100 ml. Amonia heksakloroplatenato uzatas en platena galvanizado; varmigo de amonia heksakloroplatenato sub kurento de hidrogeno ĉe 200 °C produktas platenan spongon. Traktado per kloro estigas H2PtCl6.

Historio redakti

William Hyde Wollaston malkovris rodion en 1804, en kruda platena erco el Sudameriko kaj iom poste li malkovris alian elementon, la paladion. Li dissolvis la ercon en reĝa akvo[1], neŭtraligis la acidon kun natria hidroksido kaj precipitigis la platenon per traktado kun salmiako, kiel amonia heksakloroplatenato. Paladio estis tiam separita kiel "paladia cianido" pere de traktado kun "hidrarga cianido". La restanta materialo estis ruĝa substanco enhavanta "rodian kloridon" el kiu la metalo estis apartigita per reduktiĝo kun hidrogena gaso[2].

 
 
 

Reakcioj redakti

  • Sintezo de la amonia heksakloroplatenato pere de reakcio inter platena kvarklorido kaj amonia klorido:

 

 

  • Malkomponiĝas ĉe varmigo:

 

 [4]

  • Ĝi reakcias kun alkalo diluita:

 

  • Ĝi reakcias kun alkalo varmigita:

 

 

 

 

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Reĝa akvo estas miksaĵo de unu parto de nitrata acido kun tri partoj de klorida acido.
  2. Materials Handbook: A Concise Desktop Reference, François Cardarelli
  3. Chemistry Vol (1 and 2). Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2015-07-28.
  4. The Esoteric Codex: Alchemy I, Mark Rogers