Amonia nonanato

kemia kombinaĵo
(Alidirektita el Amonia nonanoato)
Amonia pelargonato
Kemia strukturo de la
Amonia pelargonato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Amonia nonanato
  • Amonia salo el pelargonata acido
Kemia formulo
H3C-(CH2)7-COO-NH4
CAS-numero-kodo 63718-65-0
ChemSpider kodo 10653407
PubChem-kodo 21902950
Fizikaj proprecoj
Aspekto Klara kaj senkolora
ĝis palfalva likvaĵo
Molmaso 175.2685 g mol−1
Smiles CCCCCCCCC
(=O)[O-].[NH4+]
Bolpunkto 310 °C ĉe 760 mmHg
Ekflama temperaturo 141.3 °C °C
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H314, H315, H318, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P264, P280, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P332+313, P337+313, P362, P363, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia pelargonato, pelargonato de amonioH3C-(CH2)7-COO-NH4 estas kemia organika substanco rezultanta el reakcio inter la "nonanata acido", ankaŭ konata kiel pelargonata acido kaj amonia hidroksido, kiu estas tre solvebla en akvo kaj alkoholo, uzata kiel emulsianto, antiaglomeriga agento kaj herbicido. Ĝi povas uziĝi por kompleta forigo kaj kontrolo de fiherboj, inkluzive de gresoj, arbustoj, vitoj, krom ĉiujaraj kaj longdaŭraj plantoj samkiel muskoj, arbetaĵoj, kaj parazitoplantoj.

En meditemperaturo ĝia maksimuma koncentriĝo atingas 40%, ĝis estas klara, senkolora ĝis palflaveca likvaĵo kun iom da odoro je grasacido. Ĝi estas stabila por enstokigo kaj en pura forma ĝi prezentiĝas kiel stabila blankaj kristaloj en meditemperaturo. La nonanata acido estas grande trovata en naturo, aparte ĝiaj esteraj derivaĵoj en fruktoj tiel kiel pomoj, vinberoj, fromaĝoj, lakto, rizo, fazeolo, oranĝoj kaj terpomoj krom aliaj fontoj nenutraj. Amonia nonanato ne persiste restas en la sojlo kaj rapide degradiĝas, ĉefe pere de mikroba vojo kaj ĝia vivoteno estas malpli ol unu tagon.

Literaturo redakti